La Danĝera lingvo Автор: Ulrich Lins Жанр: Старинная литература https://coollib.net/b/560074-ulrich-lins-la-danera-lingvo La unua eldono de La danĝera lingvo estis publikigita en 1973 de la eldonejo L'omnibuso en Kioto. La broŝuro aperis en tre mal- granda eldonkvanto, sed unu jaron poste ĝia enhavo estis presita kiel ĉapitro 21 en la verko Esperanto en perspektivo. En 1975 ampleksigita versio de la unua eldono aperis en japana traduko, farita de Kurisu Kei, ĉe la eldonejo hvanami en Tokio. Tie ĉi estas nun publikigita nova, tute reverkita manuskripto - la rezulto de plurjara ekspluato de tre granda, parte tute nova fontmaterialo. Estis mia deziro fari originalan kontribuon al la esploroj de la centjara historio de Esperanto, donante la ĉefan atenton al specifa aspekto de la historio - tiu kiu estis longe neglektata, eĉ de esperantistoj mem ofte rigardata kiel tabuo. Nome, temas pri la kontraŭstaro kaj la persekutoj, kiujn renkon- tis Esperanto pro politikaj-ideologiaj motivoj. Mi volis priskribi la sorton de la adeptoj de lingvo, kiun tra la jardekoj cenzuristoj, policanoj, naciistaj ideologoj kaj diverstipaj diktatoroj kalum- niis kiel „danĝeran". https://coollib.neti/74/560074/cover58.webp