Krimo kaj Puno Автор: Федор Достоевский Жанр: Старинная литература https://coollib.net/b/587381-fedor-dostoevskiy-krimo-kaj-puno Komence de julio, dum tempo eksterordinare varmega, juna viro ve- speriĝe eliris el sia ĉambreto, kiun li luis en la strateto S.!, kaj malra- pide, kvazaŭ heziteme, prenis direkton al la ponto K.2 Sur la ŝtuparo li sukcese evitis renkonton kun sia loĝejmastrino. La ĉambreto, kiun la virino luigis al li kun manĝo kaj priservo, troviĝis ĝuste sub la tegmento de alta kvinetaĝa3 domo kaj pli similis ŝrankon, ol loĝejon. Mem ŝi loĝis je unu etaĝo pli sube, en speciala apartamento, kaj ĉiufoje, elirante straten, li devis nepre pasi preter la mastrina kuirejo preskaŭ ĉiam larĝe malferma al la ŝtuparo. Kaj ĉiufoje preterirante ĝin la juna viro sentis ion malsanecan kaj timan, kion li hontis kaj pro kio li ĉiam grimacis. Senespere ŝuldante al la mastrino, li timis renkonti ŝin. https://coollib.neti/81/587381/cover87.webp