La Rabeno de Baĥaraĥ [Henri Heine] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

La Rabeno de Baĥaraĥ

Verkis: Henri   Heine

Tradukis el Germana lingvo D ro  L.-L. Zamenhof

Eldono: Dua eldono

Eldonado: Esperantista Centra Librejo Paris  1929

Grandeco: 43 p.

La tekston origine enkomputiligis kiel skanitajn bildojn ĉe https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/   la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)

Proksimuma tradukojaro: 1909

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren .

La Zamenhofa traduko de “La Rabeno de Baĥaraĥ ” unue aperis en la gazeto “La Revuo” en 1909-1910. Libroforme ĝi estis publikigita unue en 1924 kune kun “La Gimnazio” (de Ŝalom Alejĥem ) en unu volumo. La ĉi-tiea teksto sekvas la duan eldonon de 1929. La bibliografiaj indikoj redonas nur tiujn partojn de la titolpaĝo, kiuj validas por “La Rabeno de Baĥaraĥ ”.

Jam la Germana originalo estas fragmento. La fino de la rakonto perdiĝis en fajro laŭ Heine  mem.

La nomo de la aŭtoro estas Heinrich Heine  en la Germana, sed sur la titolpaĝo de la Esperanta traduko lia nomo aperas kun la Franca formo de lia persona nomo: “ Henri ”, kredeble ĉar la libro estis eldonita en Francujo.

LA RABENO DE BAĤARAĤ

ĈAPITRO I

Malsupre de la Rejna provinco, kie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienon, la montoj kaj rokoj kun siaj strangaj kastelruinoj aspektas pli krude, kaj aperas majesto pli sovaĝa kaj pli serioza, tie, kvazaŭ terura legendo el la tempo antikva, staras la malserena, antikva urbo Baĥaraĥ . Ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj kun siaj sendentaj suprorandoj kaj dezertaj gardoturoj, en kies truoj fajfas la vento kaj nestas paseroj; en tiuj mizere malbelaj argilkotaj stratetoj, kiujn oni vidas tra la ruinigita pordego, ne ĉiam regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata de kriantaj infanoj, insultantaj virinoj kaj blekantaj bovinoj. Tiuj muregoj iam estis fieraj kaj fortaj, kaj en tiuj stratetoj moviĝadis freŝa, libera vivo, potenco kaj pompo, gajeco kaj suferoj, multe da amo kaj multe da malamo. Baĥaraĥ  apartenis iam al tiuj municipoj, kiuj estis fonditaj de la Romanoj en la tempo de ilia regado en la Rejnaj regionoj, kaj la loĝantoj, malgraŭ ke la sekvanta tempo estis tre maltrankvila kaj malgraŭ ke ili poste fariĝis subuloj de la Hohenstaŭfenoj kaj poste de la Wittelsbaĥ anoj, scipovis tamen, laŭ la ekzemplo de aliaj Rejnaj urboj, konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝon. Ĉi tiu konsistis el interligo de apartaj korporacioj, el kiuj la korporacio de la burĝoj-patricioj kaj la korporacio de la gildoj – kiu siaflanke subdividiĝis laŭ la diversaj metioj – reciproke bataladis pri hegemonio, tiamaniere, ke rilate la eksteron ili ĉiuj estis forte ligitaj inter si por defendo kaj rebato kontraŭ la najbara rabema nobelaro, sed interne, pro konkurantaj interesoj, ili troviĝadis en konstanta malpaco; kaj pro tio inter ili estis malmulte da reciprokaj rilatoj, multe da malkonfido, ofte eĉ aktivaj eksplodoj de pasio. La prefekto de la reĝo sidis en la monta kastelo Sareck , kaj kiel falko li deflugadis, kiam oni lin vokis, kaj ofte ankaŭ nevokite. Religia pieco floris en mallumo per mallumigado de la spirito. Korporacio plej multe izolita, senforta kaj iom post iom senigita je ĉiuj civitanaj rajtoj estis la malgranda hebrea komunumo, kiu enloĝiĝis en Baĥaraĥ  jam en la tempo de la Romanoj kaj poste, dum la granda persekutado de la hebreoj, akceptis en sin tutajn amasojn da forkurintaj samreligianoj.

La granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj kaj furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la dekkvara jarcento, de la fino de la granda pesto, pri kiu, kiel pri ĉiu alia socia malfeliĉo, oni akuzis la hebreojn, asertante, ke ili per malbenoj venigis la koleron de Dio kaj per helpo de la infektitoj venenis la putojn. La incitita popolamaso, precipe la hordoj de la flagelantoj, duonnudaj viroj kaj virinoj, kiuj, pentofare vipante sin mem kaj kantante frenezan kanton, vagadis tra la Rejna regiono kaj tra la cetera Sudgermanujo, mortigis tiam multajn milojn da hebreoj, aŭ torturis ilin, aŭ baptis ilin perforte. Alia akuzo, kiu jam en la antaŭa tempo, tra la tuta mezepoko ĝis la komenco de la pasinta jarcento, kostis al ili multe da sango kaj angoro, estis la sensenca, en kronikoj kaj legendoj naŭze ofte ripetata fabelo, ke la hebreoj ŝtelas konsekritajn hostiojn, kiujn ili trapikas per tranĉiloj, ĝis sango elfluas, kaj ke ili en sia Paska festo buĉas kristanajn infanojn, por uzi ilian sangon ĉe sia nokta Diservo. La hebreoj, sufiĉe malamataj pro sia religio, sia riĉeco kaj siaj ŝuldolibroj, dum tiu festo estis tute en la manoj de siaj malamikoj, kiuj tre facile povis pereigi ilin, disvastigante la famon pri tia mortigo de infano, eble eĉ kaŝite subĵetante sangmakulitan kadavron de infano en la malamikan domon de hebreo kaj atakante tie en la nokto la preĝantan hebrean familion, kie oni tiam mortigis, rabis kaj baptis, kaj grandaj mirakloj aperis per la trovita malviva infano, kiun la eklezio fine eĉ sanktuligis. La Sankta Werner  estas tia sanktulo, kaj je lia honoro en Oberwesel  estis fondita tiu luksa abatejo, kiu nun prezentas apud Rejno unu el la plej belaj ruinoj kaj per la gota majesteco de siaj longaj pintarkaj fenestroj, per la fiere leviĝantaj kolonoj kaj per la ŝtonaj skulptaĵoj tiel nin ravas, kiam ni en serene verda somera tago preterveturas kaj ne scias ĝian historion. Je honoro de tiu sanktulo apud Rejno estis konstruitaj ankoraŭ tri aliaj grandaj preĝejoj kaj estis mortigita aŭ turmentita grandega nombro da hebreoj. Tio okazis en la jaro 1287, kaj ankaŭ en Baĥaraĥ , kie estis konstruita unu el tiuj preĝejoj de la sankta Werner , trafis tiam la hebreojn multe da suferoj kaj mizero. Tamen dum du jarcentoj post tio ili restis ne tuŝitaj de tiaj atakoj de popola furiozo, kvankam ili ĉiam ankoraŭ estis sufiĉe malamataj kaj minacataj.

Sed ju pli ilin de ekstere premis la malamo, des pli intima kaj amoplena fariĝis ilia vivo familia, des pli profunde enradikiĝis la pieco kuj diotimo de la hebreoj de Baĥaraĥ . Modelo de dioplaĉa vivado estis la tiea rabeno, nomata Rabbi   Abraham , viro ankoraŭ juna, kiu tamen malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco. Li estis naskita en tiu urbo, kaj lia patro, kiu ankaŭ estis havinta tie la oficon de rabeno, ordonis al li en sia lasta volo, ke li dediĉu sin al la sama ofico kaj neniam forlasu Baĥaraĥ on, esceptante nur okazon de danĝero por la vivo. Ĉi tiu ordono kaj ŝranko kun maloftaj libroj estis ĉio, kion lia patro, kiu vivis nur en malriĉeco kaj religia studado, restigis al li. Tamen Rabbi   Abraham  estis tre riĉa homo; edzigita je la sola filino de sia mortinta onklo, kiu estis komercisto de juveloj, li heredis lian grandan riĉaĵon. Kelkaj ruĝbarbuloj en la komunumo aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono. Sed ĉiuj virinoj kontraŭparolis tion kaj rakontadis malnovajn historiojn, kiel la rabeno jam antaŭ sia vojaĝo Hispanujon estis enamiĝinta en Sara n – oni nomadis ŝin ordinare la bela Sara  – kaj kiel Sara  devis atendi sep jarojn, ĝis la rabeno revenis el Hispanujo, ĉar li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro kaj eĉ sen ŝia propra konsento. Ĉar ĉiu hebreo povas fari hebrean knabinon sia laŭleĝa edzino, se li sukcesis meti ringon sur ŝian fingron kaj diri ĉe tio la vortojn: “mi edzinigas vin al mi per ĉi tiu ringo laŭ la moroj de Moseo kaj Izrael !” Ĉe la menciado de Hispanujo la ruĝbarbuloj ridetadis en ia speciala maniero; tio estis farata verŝajne pro ia neklara famo, ke kvankam Rabbi   Abraham  en la altlernejo de Toledo sufiĉe fervore studis la Diajn legojn, li tamen ankaŭ imitis kristanajn morojn kaj ensuĉis liberspiritan manieron de pensado, simile al tiuj hispanaj hebreoj, kiuj tiam havis tre altan gradon de klereco. Sed en la interno de sia animo tiuj ruĝbarbuloj kredis tre malmulte pri vereco de la dirita famo. Ĉar perfekte pura, pia kaj serioza estis la vivmaniero de la rabeno depost lia reveno el Hispanujo, la plej bagatelajn religiajn morojn li plenumadis kun tre zorga konscienceco. Ĉiun lundon kaj ĵaŭdon li fastis, nur en sabato aŭ en aliaj festoj li manĝadis viandon kaj trinkadis vinon, lia tago pasadis en preĝado kaj studado; dum la tago li klarigadis la Diajn legojn en la rondo de la lernantoj, kiujn la gloro de lia nomo altiris en Baĥaraĥ on, kaj nokte li observadis la stelojn de la ĉielo aŭ la okulojn de la bela Sara . Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado kaj moviĝado. La granda salono de lia loĝejo, kiu troviĝis apud la sinagogo, estis malfermita por la uzado de la tuta komunumo; ĉi tie oni eniradis kaj eliradis sen ceremonioj, plenumadis rapidecajn preĝojn, aŭ informiĝadis pri novaĵoj, aŭ konsiliĝadis pri publikaj bezonoj; ĉi tie la infanoj ludadis en la sabataj matenoj, dum en la sinagogo estis legata la semajna partaĵo; ĉi tie oni kolektiĝadis ĉe procesioj edziĝafestaj kaj enterigaj, ĉi tie oni malpaciĝadis kaj repaciĝadis; ĉi tie frostosentanto trovadis varman fornon kaj malsatanto kovritan tablon. Krom tio ĉirkaŭ la rabeno moviĝadis ankoraŭ amaso da parencoj, fratoj kaj fratinoj kun siaj edzinoj kaj infanoj, kiel ankaŭ la komunaj onkloj kaj onklinoj de li kaj lia edzino, grandnombra familianaro, kies ĉiuj membroj rigardadis la rabenon kiel familiestron, vizitadis lian domon en ĉiuj tempoj de la tago kaj en solenaj festotagoj ĉiuj kune tie manĝadis. Tiaj komunaj familiaj manĝadoj en la domo de la rabeno okazadis plej precipe ĉe la ĉiujara solenado do la Pasko, antikva, mirinda festo, kiun ankoraŭ nun la hebreoj en la tuta mondo en la antaŭvespero de la dekkvara tago de monato Nisen  festas en la sekvanta maniero por eterna memoro pri sia liberiĝo el la Egipta sklaveco.

Tuj kiam fariĝas nokto, la mastrino ekbruligas la kandelojn, kovras per tablotuko la tablon, metas sur ĝian mezon tri el la plataj senfermentaj panoj, kovras ilin per buŝtuko kaj metas sur tiun altigitan lokon ses malgrandajn pladojn, en kiuj troviĝas simbolaj manĝaĵoj, nome: ovo, laktuko, kreno, osto de ŝafido kaj bruna miksaĵo el sekvinberoj, cinamo kaj nuksoj. Al tiu tablo sidiĝas la patro de la familio kun ĉiuj familianoj kaj kunuloj kaj voĉlegas al ili el stranga libro, kiu estas nomata Hagado kaj kies enhavo estas stranga miksaĵo el legendoj de la prapatroj, mirindaj historioj el Egiptujo, kuriozaj rakontoj, disputaj demandoj, preĝoj kaj festaj kantoj. En la mezon de tiu soleno estas enŝovata granda vespermanĝo, kaj eĉ dum la legado en difinitaj momentoj oni gustumas iom el la simbolaj manĝaĵoj, manĝas ankaŭ pecetojn de la senfermentaj panoj kaj trinkas kvar pokalojn da ruĝa vino. Melankolie gaja, serioze amuza kaj fabele mistera estas la karaktero de tiu vespera soleno, kaj la tradicie kanta tono, per kiu la Hagado estas legata de la familiestro kaj de tempo al tempo ĥore akompanata de la aŭskultantoj, sonas tiel tremige intime, tiel patrine lulante kaj samtempe tiel abrupte vekante, ke eĉ tiuj hebreoj, kiuj delonge defalis de la religio de siaj patroj kaj postkuris fremdajn ĝojojn kaj honorojn, ektremas en la plejprofundo de la koro, kiam la malnovaj bone konataj Paskaj sonoj okaze penetras en ilian orelon.

En la granda salono de sia domo sidis unu fojon Rabbi   Abraham , kaj kun siaj familianoj, lernantoj kaj aliaj gastoj li celebris la vesperan solenon de la Paska festo. En la salono ĉio estis brile pura pli ol ordinare; la tablon kovris la diverskolore brodita silka tablotuko, kies oraj franĝoj pendis ĝis la planko; intimece briletis la teleretoj kun la simbolaj manĝaĵoj, kiel ankaŭ la altaj vinoplenaj pokaloj, kiuj havis sur si kiel ornamon nur sanktajn historiojn reliefigitajn; la viroj sidis en siaj nigraj manteloj kaj nigraj plataj ĉapeloj kaj blankaj kolŝirmiloj; la virinoj, en siaj fantazie briletantaj vestoj el Lombardiaj ŝtofoj, portis ĉirkaŭ la kapo kaj kolo siajn orajn kaj perlajn juvelojn; kaj la arĝenta sabata kandelabro verŝis sian festan lumon sur la piece gajajn vizaĝojn de la maljunuloj kaj junuloj. Sur la purpuraj veluraj kusenoj de seĝo, kiu estis pli alta ol la aliaj, kaj apogite, kiel postulas la moro, sidis Rabbi   Abraham  kaj legis kaj kantis la Hagadon, kaj la miksita ĥoro alkantadis aŭ respondadis ĉe la destinitaj lokoj. La rabeno portis ankaŭ sian nigran festan veston; la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo estis pli mildaj ol ordinare, la lipoj ridetadis el la nigra barbo, kvazaŭ ili volus rakonti multe da ĉarmaĵoj, kaj en liaj okuloj kvazaŭ naĝis feliĉaj rememoroj kaj antaŭsentoj. La bela Sara , kiu sidis ĉe lia flanko ankaŭ sur pli alta velura seĝo, portis, kiel mastrino, nenion el siaj juveloj, nur blanka tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian gracian korpon kaj ŝian pian vizaĝon. Tiu vizaĝo estis kortuŝe bela, kiel ĝenerale la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan; la konscio pri la profunda mizero, pri la maldolĉa malhonoro kaj pri la maltrankviligaj danĝeroj, en kiuj vivas iliaj parencoj kaj amikoj, metas sur iliajn ĉarmajn trajtojn de vizaĝo ian suferan sincerecon kaj observeman amoplenan timon, kiuj strange ensorĉas niajn korojn. Tiel hodiaŭ la bela Sara  sidis kaj rigardis konstante la okulojn de sia edzo; de tempo al tempo ŝi rigardadis ankaŭ en la antaŭ ŝi kuŝantan Hagadon, la belan, per oro kaj veluro binditan pergamenan libron, malnovan heredaĵon kun malnoviĝintaj vinmakuloj el la tempoj de ŝia avo; en ĝi estis tiom multe da viglaj kaj mikskolore pentritaj bildoj, kiujn ŝi, estante ankoraŭ malgranda knabineto, jam tiel volonte rigardadis en la Paska vespero, kaj kiuj prezentis ĉiaspecajn Bibliajn historiojn, ekzemple: kiel Abraham  disbatas per martelo la ŝtonajn idolojn de sia patro, kiel la anĝeloj venas al li, kiel Moseo mortigas la Egipton, kiel Faraono majeste sidas sur la trono, kiel la ranoj eĉ ĉe la tablo ne lasas lin trankvila, kiel li – dank’ al Dio – dronas, kiel la Izraelidoj singarde transiras la Ruĝan Maron, kiel ili kun malfermitaj buŝoj kune kun siaj ŝafoj, bovinoj kaj bovoj staras antaŭ la honto Sinaj , poste ankaŭ kiel la pia reĝo David  ludas la harpon, kaj fine kiel Jeruzalem  kun la turoj kaj murdentoj de sia templo estas prilumata de la brilo de la suno!

La dua pokalo estis jam plenigita, la vizaĝoj kaj voĉoj fariĝadis helaj, kaj la rabeno, preninte unu el la senfermentaj Paskaj panoj kaj levinte ĝin kun gaja saluto, legis la sekvantajn vortojn el la Hagado: “Vidu, ĉi tio estas la nutraĵo, kiun niaj patroj manĝis en Egiptujo! Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj manĝu! Ĉiu, kiu estas malgaja, venu kaj partoprenu en nia Paska ĝojo! En ĉi tiu jaro ni solenas la feston ĉi tie, sed en la venonta jaro en la lando de Izrael ! en ĉi tiu jaro ni solenas ĝin ankoraŭ kiel sklavoj, sed en la venonta jaro kiel filoj de libereco!”

Tiam malfermiĝis la pordo de la salono, kaj eniris du grandaj palaj viroj, enkovritaj per tre vastaj manteloj, kaj unu el ili diris:

“Paco al vi, ni estas vojaĝantaj samreligianoj kaj deziras soleni kun vi la Paskan feston”. Kaj la rabeno respondis rapide kaj afable: “al vi estu paco, sidiĝu proksime de mi!” La du fremduloj baldaŭ sidiĝis al la tablo, kaj la rabeno daŭrigis la voĉlegadon. De tempo al tempo, dum la ceteraj postrestis ankoraŭ en sia kunlegado, li ĵetadis karesajn vortojn al sia edzino, kaj, aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi: “Ĝoju, mia reĝino!” Sed ŝi respondis, melankolie ridetanta: “Mankas ja al ni la reĝido!” kaj per tio ŝi aludis pri la familia filo, kiu, kiel postulas unu loko en la Hagado, devas demandi per preskribitaj vortoj sian patron pri la signifo de la festo. La rabeno nenion respondis, sed montris nur per la fingro unu ĵus paĝmalfermitan bildon en la Hagado, kie oni povis vidi tre ĉarme, kiel la tri anĝeloj venas al Abraham , por sciigi al li, ke filo estos naskita al li de lia edzino Sara , kiu dume kun virina ruzeco staras malantaŭ la pordo de la tendo, por subaŭskulti la interparoladon. Ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino, ŝi mallevis la okulojn kaj poste denove kun amo rigardis supren al sia edzo, kiu kantante daŭrigis voĉlegadon de la mirinda historio, kiel Rabbi  Josuo, Rabbi   Eliezer , Rabbi  Azaria, Rabbi   Akiba  kaj Rabbi   Tarfen  en Bona-Brak *  sidis apogiĝinte kaj interparolis dum la tuta nokto pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, ĝis venis iliaj disĉiploj kaj atentigis ilin, ke estas jam tago kaj ke en la sinagogo oni legas jam la grandan matenan preĝon.

*   Bona-Brak  = Bnei Brak , urbo en Israelo.

Dum la bela Sara  pie aŭskultis kaj konstante rigardis sian edzon, ŝi rimarkis, ke subite lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo, la sango el liaj vangoj kaj lipoj malaperis kaj liaj okuloj elstariĝis senmove kvazaŭ glaciaj; sed preskaŭ en la sama momento ŝi vidis, ke la trajtoj de lia vizaĝo denove ricevis la antaŭan trankvilecon kaj serenecon, liaj lipoj kaj vangoj denove ruĝigis, liaj okuloj vigle sin turnadis, kaj eĉ neordinare gaja humoro lin tutan ekkaptis. La bela Sara  ektimis tiel, kiel ŝi ankoraŭ neniam en sia tuta vivo timis, kaj interna malbona antaŭsento malvarmige leviĝis en ŝi, ne tiom pro la signoj de rigida teruro, kiun ŝi dum unu momento vidis sur la vizaĝo de sia edzo sed pli pro lia nuna gajeco, kiu iom post iom ricevis la formon de ĝojega petolado. La rabeno ludante ŝovadis sian ĉapon de unu orelo sur alian, ŝerce pinĉadis kaj krispigadis la buklojn de sia barbo, kantadis la tekston de la Hagado laŭ maniero de buba kantaĉo, kaj ĉe la nombrado de la Egiptaj plagoj, kiam oni multfoje trempas la montran fingron en la plenan pokalon kaj ĵetas teren la pendrestantan vinguton, la rabeno aspergis per la ruĝa vino la pli junajn knabinojn, kaj tiam aŭdiĝis granda plendado pri difektitaj kolkrispoj kaj laŭta ridado. Ĉiam pli kaj pli maltrankvila fariĝis la bela Sara  pro tiu spasme ŝprucanta gajeco de sia edzo, kaj premata de nedifinebla timo ŝi rigardis la zumantan svarmon de la mikskolore lumitaj homoj, kiuj komforte balanciĝadis de unu flanko al alia, krakmanĝetadis la maldikajn macojn, aŭ trinketadis vinon, aŭ babiladis inter si, aŭ laŭte kantadis en la plej bona humoro.

Nun venis la tempo, kiam devis komenciĝi la vespermanĝo; ĉiuj leviĝis, por sin lavi, kaj la bela Sara  alportis la grandan arĝentan lavopelvon, riĉe ornamitan per reliefaj oraj figuroj, kiun ŝi tenis antaŭ ĉiu gasto, dum oni verŝis al li akvon sur la manojn. Kiam ŝi faris tiun servon ankaŭ al la rabeno, ĉi tiu faris al ŝi signifoplenan signon per la okuloj kaj ŝtelmove eliris tra la pordon. La bela Sara  sekvis lin laŭpaŝe; rapide la rabeno kaptis la manon de sia edzino, rapide li ŝin fortiris tra la mallumaj stratoj de Baĥaraĥ  ekster la pordegon de la urbo sur la grandan vojon, kiu laŭlonge de Rejno kondukas al Bingen .

Estis unu el tiuj printempaj noktoj, kiuj, kvankam ili estas sufice varmetaj kaj hele stellumaj, tamen plenigas la animon per nekomprenebla maltrankvileco. Kadavre odoris la floroj; malice kaj samtempe timoplene pepadis la birdoj; la luno insideme ĵetadis flavajn striojn da lumo sur la en mallumo murmuretantan riveron; la altaj rokaj masoj de la bordo ŝajnis esti minace ŝanceliĝantaj kapoj de gigantoj; la gardostaranto de la turo sur la kastelo Strahleck  trumpetis melankolian melodion; kaj intertempe sonis akra sonorado de la promorta sonorileto de la preĝejo de la Sankta Werner . La bela Sara  portis en la dekstra mano la arĝentan lavopelvon, ŝian maldekstran manon ĉiam tenis ankoraŭ la rabeno, kaj ŝi sentis, ke liaj fingroj estas glacie malvarmaj kaj lia brako tremas; sed ŝi sekvis silente, eble pro tio, ke ŝi de longa tempo kutimis blinde kaj sendemande obei sian edzon, eble ankaŭ pro tio, ke ŝiaj lipoj estis ŝlositaj pro interna timego.

Malsupre de la kastelo Sonneck , kontraŭe de Lorch , proksimume tie, kie nun troviĝas la vilaĝeto Niederrheinbach , leviĝas roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de Rejno. Ĉi tiun plataĵon suriris la rabeno Abraham  kun sia edzino, ekrigardis ĉirkaŭen ĉiuflanke kaj direktis senmovan rigardon al la steloj. Tremante kaj tute malvarma de angoro staris apud li la bela Sara  kaj rigardis lian palan vizaĝon, kiun la luno fantome prilumis kaj sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj kiel de doloro, timo, piaj meditoj kaj furiozo. Sed kiam la rabeno subite elŝiris el ŝia mano la arĝentan lavopelvon kaj forte svinginte ĵetis ĝin en Rejnon, tiam ŝi ne povis plu elteni la teruran maltrankvilecon kaj kun la ekkrio “ Sadaj *  plena de kompato!” ŝi ĵetis sin al la piedoj de sia edzo kaj petegis lin, ke li fine malkaŝu al ŝi la malluman enigmon.

*  Ĉiopova (Dio).

La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn, kaj fine li ekkriis: “Ĉu vi vidas la anĝelon de la morto? Tie malsupre li flugas super Baĥaraĥ ! Sed ni savis nin de lia glavo. Laŭdata estu la Eternulo.” Kaj per voĉo, kiu tremis ankoraŭ de interna teruro, li rakontis, kiel li sidis en bona humoro, kantante la Hagadon apogiĝinte, kaj, hazarde rigardinte sub la tablon, li ekvidis tie antaŭ siaj piedoj la sangokovritan kadavron de infano. “Tiam mi komprenis” – plue diris la rabeno – “ke niaj du malfruaj gastoj estis ne el la komunumo de Izrael , sed el la anaro de la malpiuloj, kiuj decidis enigi kaŝite tiun kadavron en nian domon, por akuzi nin pri mortigo de infano kaj inciti la popolamason, por nin prirabi kaj mortigi. Mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon de la mallumo; per tio mi nur plifruigus mian pereon, kaj nur la ruzo savis nin ambaŭ. Laŭdata estu la Eternulo! Ne timu, bela Sara ; ankaŭ niaj parencoj kaj amikoj estos savitaj. Nur mian sangon avidis la malpiuloj; mi forkuris de ili, kaj ili kontentiĝos per mia arĝento kaj oro. Iru kun mi, bela Sara , en alian landon, ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni; kaj por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la lastaĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. La Dio de niaj patroj nin ne forlasos. – Venu malsupren, vi estas laca; tie malsupre staras apud sia boato la silenta Vilhelmo; li veturigos nin laŭ Rejno supren.”

Muta kaj kvazaŭ kun rompitaj membroj la bela Sara  falis en la brakojn de la rabeno, kaj malrapide li portis ŝin malsupren al la bordo. Ĉi tie staris la silenta Vilhelmo, surdamuta, sed ĉarme bela knabo, kiu, por doni vivrimedojn al sia maljuna edukintino, najbarino de la rabeno, okupadis sin per fiŝkaptado kaj ĉi tie instalis sian boaton. Sed oni povas pensi, ke li tuj divenis la intencon de la rabeno; ŝajnis eĉ, ke li ĝuste atendis lin; liaj fermitaj lipoj vidigis plej ĉarman kompaton, multesignife liaj grandaj bluaj okuloj rigardis la belan Sara n, kaj zorgeme li portis ŝin en la boaton.

La rigardo de la muta knabo vekis la belan Sara n el ŝia senkonscieco; ŝi eksentis subite, ke ĉio, kion ŝia edzo al ŝi rakontis, ne estas simpla sonĝo, kaj torentoj da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn, kiuj estis nun tiel blankaj, kiel ŝia vesto. Jen ŝi sidis en la mezo de la boato, ploranta marmora statuo; apud ŝi sidis ŝia edzo kaj la silenta Vilhelmo, kiuj fervore remis.

Ĉu pro la monotona balado de la remilo, ĉu pro la balanciĝado de la naĝveturilo, ĉu pro la odoro de tiuj riverbordoj, sur kiuj kreskas la ĝojo, – ĉiam fariĝas, ke eĉ la plej forte afliktita homo mirinde trankviliĝas, se li en printempa nokto kviete veturas en nepeza boato sur la ĉarma, klara Rejno. Vere, la maljuna bonkora patro Rejno ne povas toleri, se liaj infanoj ploras; larmoforige li balancas ilin sur siaj fidelaj brakoj kaj rakontas al ili siajn plej belajn fabelojn kaj promesas al ili siajn orajn trezorojn, eble eĉ la antikve dronintan trezoron de la Nibelungoj. Ankaŭ la larmoj de la bela Sara  fluis ĉiam pli kaj pli kviete, ŝiajn plej turmentajn dolorojn forlavis la flustrantaj ondoj, la nokto plu ne havis sian malluman teruron, kaj la hejmaj montoj salutis kvazaŭ por plej karesa adiaŭo. Sed plej el ĉiuj amike salutis ŝia plej amata monto Kedrich , kaj en ĝia mistera luna prilumiteco ŝajnis, kvazaŭ tie supre denove staras fraŭlino kun timege etenditaj brakoj, kvazaŭ la lertaj pigmeoj svarme elrampas el siaj rokfendoj kaj kvazaŭ rajdanto en plena galopo ĉevale saltas al la supro de la monto; kaj la bela Sara  havis la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabineto kaj denove sidas sur la genuoj de sia onklino el Lorch , kaj ĉi tiu rakontas al ŝi la belan historion pri la kuraĝa rajdanto, kiu liberigis la malfeliĉan fraŭlinon forrabitan de la pigmeoj, kaj ankoraŭ aliajn verajn historiojn, pri la mirinda Vispera valo, kie la birdoj parolas tute prudente, kaj pri la mielkuka lando, kien venas la obeemaj infanoj, kaj pri la sorĉaliformitaj reĝidinoj, kantantaj arboj, vitraj kasteloj, oraj pontoj, ridantaj koboldinoj... Sed meze de ĉiuj ĉi tiuj belaj fabeloj, kiuj sonante kaj lumante komencis vivi, la bela Sara  aŭdis la voĉon de sia patro, kiu malkontente mallaŭdis la kompatindan onklinon, ke ŝi babilas al la infano en la kapon tiom multe da malsaĝaĵoj! Jen ŝi havis la senton, kvazaŭ oni sidigas ŝin sur la malgranda benketo antaŭ la velura seĝo de ŝia patro, kiu per mola mano karesas ŝiajn longajn harojn, bonhumore ridas per la okuloj kaj komforte balancas ŝin de unu flanko al alia en sia vasta blusilka sabata noktosurtuto... Verŝajne estis sabato, ĉar la florornamita tablotuko estis sternita sur la tablo, ĉiuj vazoj en la ĉambro brilis, spegulsimile frotpurigitaj; la blankbarba komunuma servisto sidis apud la patro kaj maĉis sekvinberojn kaj parolis hebree, ankaŭ la malgranda Abraham  envenis kun potence granda libro kaj petis modeste sian onklon, ke ĉi tiu permesu al li komentarii partaĵon el la Sankta Skribo, por ke la onklo mem konvinkiĝu, ke li en la pasinta semajno multe lernis kaj meritas multe da laŭdo kaj da kukoj... Jen la malgranda knabo metis la libron sur la larĝan apogbrakon de la seĝo kaj klarigis la historion pri Jakob  kaj Raĥel , kiel Jakob  levis sian voĉon kaj laŭte ploris, kiam li la unuan fojon ekvidis sian kuzineton Raĥel on, kiel li tiel intime parolis kun ŝi ĉe la puto, kiel li devis servi pro Raĥel  dum sep jaroj, kaj kiel tiuj jaroj tiel rapide pasis por li, kaj kiel li edziĝis je Raĥel  kaj ĉiam kaj ĉiam ŝin amis... Subite la bela Sara  ankaŭ rememoris, ke ŝia patro tiam ekkriis kun gaja tono: “Ĉu vi ne volas tiel same edziĝi kun via kuzineto Sara ”! kaj la malgranda Abraham  respondis serioze: “Mi tion volas, kaj ŝi atendu sep jarojn”. Krepuske ĉi tiuj bildoj preterŝoviĝis antaŭ la animo de la bela virino; ŝi vidis, kiel ŝi kaj ŝia malgranda kuzo, kiu nun estas tiel granda kaj sia edzo, infane ludis unu kun la alia en la aŭtunfesta tendo, kiel ili tie amuziĝis per la mikskoloraj tapetoj, floroj, speguloj kaj oritaj pomoj, kiel la malgranda Abraham  ĉiam pli karese sin tenis kun ŝi, ĝis li iom post iom fariĝis pli granda kaj pli malafabla kaj fine tute granda kaj tute malafabla... Kaj fine ŝi sidas hejme sola en sia ĉambreto en unu sabata vespero, la luno lumas hele tra la fenestro, kaj la pordo malfermiĝas, kaj rapide enkuras ŝia kuzo Abraham , en vestoj vojaĝaj kaj pala kiel la morto, kaj li kaptas ŝian manon, ŝovas oran ringon sur ŝian fingron kaj diras solene: “Mi edzinigas vin al mi per ĉi tio, laŭ la leĝoj de Moseo kaj Izrael !” “Sed nun” – li tremante diras plue – “nun mi devas forveturi Hispanujon. Adiaŭ, sep jarojn atendu min!” Kaj li forkuras, kaj plorante la bela Sara  rakontas ĉion ĉi tion al sia patro... Ĉi tiu koleregas kaj furiozas: “Fortranĉu viajn harojn, ĉar vi estas edzinigita virino!” – kaj li volas postrajdi Abraham on, por eldevigi de li eksedzigan leteron; – sed ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj; la patro silente revenas hejmen; kaj kiam la bela Sara  helpas al li detiri la rajdbotojn kaj kvietige atentigas, ke Abraham  post sep jaroj revenos, la patro ekmalbenas: “dum sep jaroj vi ambaŭ petu almozojn!” kaj baldaŭ li mortas.

Tiele al la hela Sara  la malnovaj historioj traŝoviĝis tra la menso kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno; la bildoj ankaŭ mirinde intermiksiĝis, kaj meze de ili elrigardis duone konataj, duono fremdaj barbhavaj vizaĝoj kaj grandaj floroj kun fabela larĝa foliaro. Estis ankaŭ, kvazaŭ la rivero Rejno murmuras la melodiojn de la Hagado, kaj la bildoj el ĉi tiu elŝoviĝis, en natura grandeco kaj groteskaj, frenezaj bildoj: la patriarko Abraham  zorge disbatas la figurojn de la idoloj, kiuj konstante rapide kaj per si mem rekuniĝas; la Egipto terure defendas sin kontraŭ la furioza Moseo; la monta Sinaj  fulmas kaj flamas; la reĝo Faraono naĝas en la Ruĝa Maro, tenante per la dentoj en la buŝo la multpintan oran kronon; ranoj kun homaj vizaĝoj naĝas post li, kaj la ondoj ŝaŭmas kaj muĝas, kaj malluma mano de giganto minace elŝoviĝas el la akvo.

Oni estis ĉe la musturo de Hatto , kaj la boato ĵus trakuris la akvoturniĝon de Bingen . La bela Sara  per tio estis iom skuita el siaj revoj kaj ekrigardis al la surbordaj montoj, sur kies pintoj briletis lumoj de kasteloj, kaj antaŭ kies bazoj sin etendis la lunlumaj noktaj nebuloj. Sed subite ekŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas tie siajn amikojn kaj parencojn, kiuj kun kadavraj vizaĝoj kaj en blankaj ĉemizoj de mortintoj fantome preterkuras laŭlonge de Rejno. Fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj, glacia torento verŝigis en ŝian animon, kaj kiel en dormo ŝi nur aŭdis ankoraŭ, ke la rabeno antaŭpreĝis al ŝi la preĝon de nokto, malrapide kaj maltrankvile, kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj, kaj reveme ŝi postbalbutis la vortojn: “dekmil dekstre, dekmil maldekstre, por defendi la reĝon kontraŭ noktaj teruroj...”

Subite fortiriĝis la tuta penetranta mallumo kaj teruro, la malhela kurteno forŝiriĝis de antaŭ la ĉielo, supre montriĝis la sankta urbo Jeruzalem  kun siaj turoj kaj pordegoj; en ora beleco brilis la templo; sur ĝia antaŭkorto la bela Sara  ekvidis sian patron en lia flava sabata noktosurtuto kaj gaje ridantan per la okuloj; el la rondaj fenestroj de la templo ĝoje salutis ĉiuj ŝiaj amikoj kaj parencaj; en la plejsanktejo staris surgenue la pia reĝo David  en purpura mantelo kaj brilanta krono, kaj ĉarme sonis lia kantado kaj harpludado... kaj feliĉe ridetante la hela Sara  endormiĝis.

ĈAPITRO II

Kiam la bela Sara  malfermis la okulojn, ŝin preskaŭ blindigis la radioj de la suno. Antaŭ ŝi estis la altaj turoj de granda urbo, kaj la silenta Vilhelmo staris kun la hokstango en rekta pozo en la boato kaj gvidis ĝin tra la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj, kies ŝipanaro aŭ senlabore rigardis la preterveturantojn, aŭ estis multmane okupita je elŝarĝado de kestoj, pakoj kaj bareloj, kiuj sur malgrandaj naĝveturiloj estis transigataj sur la bordon, kaj de tio estis aŭdata surdiga bruo, konstanta atentiga vokado de la barkistoj, kriado de la komercistoj, venanta de la bordo, kaj insultado de la doganistoj, kiuj en siaj ruĝaj surtutoj, kun blankaj bastonetoj kaj blankaj vizaĝoj saltadis de ŝipo al ŝipo.

“Jes, bela Sara ” – diris la rabeno al sia edzino, gaje ridetante – “ĉi tie estas la mondfama libera imperia kaj komerca urbo Frankfurto sur Majno, kaj la rivero, sur kiu ni nun veturas, estas ĝuste tiu Majno. Tie transe la gaje aspektantaj domoj, ĉirkaŭitaj de verdaj montetoj, estas Sachsenhausen , el kie la lama Gumpertz  en la tempo de la tendofestoj venigas la belajn mirtojn. Jen vi vidas ankaŭ la fortan Majnan ponton kun ĝiaj dektri arkaĵoj, kaj tre multe da homoj, veturiloj kaj ĉevaloj sendanĝere transiradas ĝin, kaj en la mezo staras la dometo, pri kiu la onklino Täubchen  rakontis, ke tie loĝas baptita hebreo, kiu al ĉiu, kiu alportas al li malvivan raton, pagas ses helerojn je la kalkulo de la hebrea komunumo, kiu devas ĉiujare liveri al la magistrato kvin mil vostojn de ratoj!”

Pri tiu milito, kiun la Frankfurtaj hebreoj estas devigataj konduki kontraŭ la ratoj, la bela Sara  devis laŭte ridi; la hela suna lumo kaj la nova miksforma mondo, kiu leviĝis antaŭ ŝi, forpelis el ŝia animo ĉiujn timojn kaj terurojn de la pasinta nokto, kaj kiam el la albordiĝinta boato ŝia edzo kaj la silenta Vilhelmo levis ŝin sur la bordon, ŝi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco. La silenta Vilhelmo per siaj belaj profunde bluaj okuloj longe rigardis al ŝi en la vizaĝon, duone sufere, duone gaje, poste li ĵetis ankoraŭ signifoplenan rigardon sur la rabenon, saltis returne en sian boaton, kaj baldaŭ li kun ĝi malaperis.

“La silenta Vilhelmo havas tamen grandan similecon kun mia mortinta frato”, diris la bela Sara . “La anĝeloj ĉiuj estas similaj inter si”, respondis la rabeno, kaj, kaptante sian edzinon je la mano, li kondukis ŝin tra la homa svarmo de la bordo, kie nun – ĉar estis tempo de la Paska foiro – staris multo da provizore konstruitaj lignaj butikaj budoj. Kiam ili tra la malluma Majna pordego eniris en la urbon, ili trovis ne malpli grandan movadon. Ĉi tie en mallarĝa strato staris unu komerca butiko apud alia, kaj la domoj, kiel ĉie en Frankfurto, estis tute speciale aranĝitaj por la komerco: en la teretaĝo estis neniuj fenestroj, sed sole nur malfermitaj arkohavaj pordoj, tiamaniere, ke oni povis profunde enrigardi kaj ĉiu pasanto povis bone pririgardi la elmetitajn komercaĵojn. Kiel miregis la bela Sara  pro la amaso da multekostaj objektoj kaj ilia neniam vidita beleco! Jen staris Venecianoj, kiuj vendoproponis ĉian lukson de la Oriento kaj de Italujo, kaj la bela Sara  estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj ornamaĵoj kaj juveloj, de la mikskoloraj ĉapoj kaj korsaĵoj, de la oraj ĉirkaŭmanoj kaj ĉirkaŭkoloj, de la tuta brilaĵaro, kiun la virinoj tre volonte admiras kaj per kiu ili ankoraŭ pli volonte sin ornamas. La riĉe broditaj veluraj kaj silkaj ŝtofoj kvazaŭ volis paroli kun la bela Sara  kaj revoki en ŝian memoron diversajn ĉarmaĵojn, kaj ŝi havis efektive la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabino kaj onklineto Täubchen  plenumis sian promeson kaj veturigis ŝin al la Frankfurta foiro, kaj ĝuste nun ŝi staras antaŭ la belaj vostoj, pri kiuj oni tiom multe rakontis al ŝi. Kun kaŝita ĝojo ŝi jam pripensis, kion ŝi kunportos en Baĥaraĥ on, al kiu el ŝiaj ambaŭ kuzinetoj, al la malgranda Blümchen  aŭ al la malgranda Vögelchen , la blusilka zono plaĉos pli multe, kaj ĉu la verdaj pantalonetoj estos bonmezuraj por la malgranda Gottschalk , – sed subite ŝi diris al si mem: “Ha, Dio! ili ja dume fariĝis plenkreskaj kaj hieraŭ oni ilin mortigis!” Ŝi forte ektremis, kaj la bildoj de la nokto jam estis releviĝontaj en ŝi kun sia plena terureco; tamen la ore broditaj vestoj palpebrumis al ŝi kvazaŭ per mil petolemaj okuloj kaj forparolis ĉion malluman el ŝia spirito; kaj kiam ŝi suprenrigardis al la vizaĝo de sia edzo, tiu estis sennuba kaj havis sian ordinaran seriozan mildecon. “Fermu la okulojn, bela Sara ”, diris la rabeno kaj ekkondukis sian edzinon pluen tra la densaj amasoj da homoj.

Kia miksforma vigleco! Plej multe oni tie vidis komercistojn, kiuj laŭte marĉandis inter si, aŭ, parolante kun si mem, kalkulis laŭ la fingroj, aŭ trenigis siajn aĉetaĵojn en la gastejon per alte ŝarĝitaj foiraj helpistoj, kiuj kuris post ili, hundosimile trotante. Sur aliaj vizaĝoj oni povis rimarki, ke sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien. Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan magistratanon. La nigra, bonstato pufa kamizolo montris la honorindan fieran patricion. La fera pintkasko, la flavleda kamizolo kaj la tintantaj spronoj montris la pezan rajdoserviston. Sub la nigra velura kufeto, kiu kunepintiĝis sur la frunto, kaŝiĝis rozokolora knabina vizaĝo, kaj la junaj fraŭloj, kiuj saltis post tio simile al florantaj ĉashundoj, montris sin perfektaj dandoj per siaj kokete plumitaj biretoj, siaj tintantaj bekformaj ŝuoj kaj siaj silkaj vestoj de dividita koloro, en kiuj la dekstra flanko estis verda kaj la maldekstra flanko ruĝa, aŭ unu flanko estis ĉielarke striita kaj la dua mikskolore kradita, tiumaniere, ke la malsaĝaj junuloj aspektis, kvazaŭ ili estis fenditaj en la mezo. Kuntirata de la fluo de la homoj, la rabeno kun sia edzino venis al “La Romano”. Tio estas la granda, ĉirkaŭita de altaj frontonaj domoj urba foirejo, kiu ricevis sian nomon de grandega domo, kiu estis nomata “ĉe la Romano” kaj kiun la magistrato aĉetis kaj faris ĝin magistratejo. En ĉi tiu konstruaĵo oni elektadis imperiestrojn de Germanujo, kaj antaŭ ĝi ofte estis aranĝataj noblaj kavaliraj ludoj. La reĝo Maksimiliano, kiu pasie amis tiajn ludojn, estis en tiu tempo en Frankfurto, kaj unu tagon antaŭe oni por lia honoro arangis antaŭ “la Romano” grandan turniron. Ĉe la lignaj barieroj, kiuj nun estis forrompataj de la ĉarpentistoj, staris ankoraŭ multaj senlaboruloj kaj rakontis unuj al aliaj, kiel hieraŭ la duko de Brunsvigo kaj la markgrafo de Brandenburgo ĉe bruo de tamburoj kaj trumpetoj atakis unu la alian, kiel sinjoro Valter  la Mizerulo tiel fortege ekpuŝis el la selo la Ursrajdanton, ke splitoj de la lanco flugis en la aeron, kaj kiel la longa blonda reĝo Maks  en la rondo de sia korteganaro staris sur la balkono kaj pro ĝojo frotis al si la manojn. La kovriloj el oraj ŝtofoj kuŝis ankoraŭ sur la balustrado de la balkono kaj de la pintarkaj fenestroj de la magistratejo. Ankaŭ la aliaj domoj de la foirejo estis ankoraŭ feste ornamitaj kaj garnitaj per blazonŝildoj, precipe la domo Limburg , sur kies flago estis pentrita junulino, portanta nizon sur la mano, dum simio tenas antaŭ ŝi spegulon. Sur la balkono de tiu domo staris multe da kavaliroj kaj sinjorinoj en ridetanta interparolado rigardante sur la popolon, kiu malsupre en senordaj grupoj kaj procesioj ondadis tien kaj reen. Kia multego da senlaboruloj de ĉiuj statoj kaj aĝoj puŝiĝadis ĉi tie, por kontentigi sian rigardemecon! Ĉi tie oni ridis, ploris, ŝtelis, pinĉis la lumbojn, ĝojkriis, kaj meze de ĉi tio akre sonegis la trumpeto de kuracisto, kiu en ruĝa mantelo kun sia arlekeno kaj simio staris sur alta trabaĵo, energie trumpetis pri sia propra lerteco, laŭdis siajn tinkturojn kaj miraklajn ŝmiraĵojn, aŭ serioze esplorrigardis la uringlason, kiun tenis antaŭ li ia maljuna virino, aŭ li faris preparojn por elŝiri vangdenton al malriĉa vilaĝano. Du skerminstruistoj, flirtvenante en koloraj rubandoj, svingante siajn rapirojn, renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde kaj kun ŝajna kolero atakis unu la alian; post longa batalo ili sin reciproke proklamis nevenkeblaj kaj kolektis iom da pfenigoj. Kun tamburisto kaj fajfisto pretermarŝis nun la nove fondita gildo de pafistoj. Post tio, havante antaŭ si la bastonviron, kiu portis ruĝan standardon, sekvis bando da migrantaj fraŭlinoj, kiuj venis el la virinejo “ĉe la Azeno” en Würzburg  kaj iris al la Roza Valo, kie la estiminda estraro destinis al ili loĝejon por la tempo de la foiro. “Fermu la okulojn, bela Sara !” diris la rabeno. Ĉar tiuj fantazie kaj tro ne sufiĉe vestitaj virinoj, inter kiuj estis kelkaj tre belaj, faradis la plej malĉastajn gestojn, nudigadis sian malmodestan bruston, logincitadis la pasantojn per senhontaj vortoj, svingadis siajn longajn migrobastonojn, kaj, rajdante sur ili kiel sur bastonĉevaloj al la pordego de la Sankta Katerino, ili kantis per akra voĉo la kanton de sorĉistinoj:

Kie estas la kapro, infera la besto?

Kie estas la kapro? Ĝi estas for!

Ni rajdas do nun pro ĝia foresto

Sur simpla bastono kun gaja kor’!

Tiu kantado, kiun oni povis ankoraŭ aŭdi malproksime, fine dronis en la preĝeje tirataj tonoj de alproksimiĝanta procesio. Ĉi tio estis malgaja procesio de kalvaj kaj nudpiedaj monaĥoj, kiuj portis brulantajn vakskandelojn aŭ standardojn kun sanktulfiguroj aŭ grandajn arĝentajn krucifiksojn. Antaŭ ili iris ruĝe kaj blanke vestitaj knaboj kun fumantaj incensujoj. En la mezo de la procesio, sub luksa baldakeno, oni vidis pastrojn en blankaj surplisoj el multekostaj puntoj aŭ en helsilkaj stoloj, kaj unu el ili portis en la mano sunsimile oran vazon, kiun li, alveninte al sanktula niĉo ĉe angulo de la foirejo, alte levis, duonkriante kaj duonkantante latinajn vortojn... Samtempe eksonoris malgranda sonorileto, kaj la tuta popolo ĉirkaŭe eksilentis, stariĝis genue kaj krucosignis sin. Sed la rabeno diris al sia edzino: Fermu la okulojn, bela Sara !” – kaj rapide li fortiris ŝin de tie en mallarĝan flankan strateton, tra labirinto de malvastaj kaj kurbaj stratoj kaj fine trans la neloĝatan dezertan placon, kiu apartigis de la cetera urbo la novan hebrean kvartalon.

Antaŭ tiu tempo la hebreoj loĝis inter la katedralo kaj la bordo de Majno, nome: de la ponto ĝis la Puto de Mizeruloj kaj de la Farunpesilo ĝis la Sankta Bartolomeo. Sed la katolikaj pastroj akiris Papan dekreton, kiu malpermesis al la hebreoj loĝi en tia proksimeco de la ĉefa preĝejo, kaj la magistrato donis al ili lokon sur la Kavo de Lano, kie ili konstruis la nunan hebrean kvartalon. Ĉi tiu estis provizita per fortaj muregoj kaj ankaŭ per feraj ĉenoj antaŭ la pordegoj, por bari ilin kontraŭ atako de la popolamaso. Ĉar ĉi tie la hebreoj vivis ankaŭ en premado kaj maltrankvileco kaj pli ol nun en memorado pri antaŭaj suferoj. En la jaro 1240 la senbridigita popolo faris inter ili grandan sangobanon, kiun oni nomis la unua buĉado de la hebreoj, kaj en la jaro 1349, kiam la flagelantoj ĉe sia trapaso ekbruligis la urbon kaj akuzis pri la bruligo la hebreojn, ĉi tiuj estis plejparte mortigitaj de la ekscitita popolamaso, aŭ ili trovis la morton en la flamoj de siaj propraj domoj, – tion oni nomis la dua buĉado de la hebreoj. Poste oni ankoraŭ forte minacis la hebreojn per tiaspecaj buĉadoj, kaj ĉe internaj malkvietoj en Frankfurto, precipe ĉe malpaco inter la magistrato kaj la gildoj, la kristana popolamaso ofte havis la intencon atakegi la hebrean kvartalon. Ĉi tiu havis du pordegojn, kiuj en festoj katolikaj estis ŝlosataj de ekstere, en festoj hebreaj de interne, kaj antaŭ ĉiu pordego troviĝis gardistejo kun urbaj soldatoj.

Kiam la rabeno kun sia edzino alvenis al la pordego de la hebrea kvartalo, la soldatoj, kiel oni povis vidi tra la malfermitaj fenestroj, kuŝis sur la tabullito de sia gardista ĉambro, kaj ekstere antaŭ la pordo en plena sunlumo sidis la tamburisto kaj fantaziis sur sia granda tamburo. Tio estis peza dika figuro; la kamizolo kaj pantalonoj estis el fajreflava drapo, kiu ĉe la brakoj kaj lumboj estis vaste pufita, kaj, kvazaŭ sennombraj homaj langoj el ĝi lekis, ĝi de supre ĝis malsupre estis prisemita per malgrandaj enkudritaj ruĝaj kusenetoj; la brusto kaj dorso estis armitaj per nigraj drapaj remburaĵoj, sur kiuj pendis la tamburo; sur la kapo estis plata, ronda nigra ĉapo; la vizaĝo estis tiel same plata kaj ronda, ankaŭ oranĝeflava kaj prisemita per ruĝaj ulceroj kaj grimacanta per osceda rideto. Tiel la knabego sidis kaj tamburis la melodion de la kanto, kiun iam la flagelantoj kantis ĉe la buĉado de la hebreoj, kaj per sia kruda biera tono li murmuris la vortojn:

Nia sinjorino

Iris en mateno,

Kyrie eleison !

“ Hans , tio estas malbona melodio” – ekkriis voĉo malantaŭ la ŝlosita pordego de la hebrea kvartalo. – “ Hans , ankaŭ la kanto estas malbona, ne taŭgas por la tamburo, tute kaj absolute ne taŭgas dum la Diservo kaj en Paska mateno, malbona kanto, danĝera kanto; Hans , Hanĉjo, malgranda tambura Hanĉjo, mi estas soleca homo, kaj se vi min amas, se vi amas Stern on, la longan Stern on, la longan longnazan Stern on, tiam ĉesu!”

Ĉi tiuj vortoj estis elpuŝitaj de la nevidebla parolanto parte timege rapide, parte ĝemante malrapide, en tono, en kiu abrupte alternis tirata moleco kaj raŭka malmoleco, kiel oni tion trovas ĉe ftizuloj. La tamburisto restis netuŝita, kaj, daŭrigante la tamburadon laŭ la antaŭa melodio, li kantis plue:

Venis knab’ saltanta,

Barbon ne havanta,

Haleluja !

“ Hans ” – kriis denove la voĉo de la supre dirita parolanto – “ Hans , mi estas homo staranta tute sola, kaj tio estas danĝera kanto, kaj mi ne volonte ĝin aŭdas, kaj mi havas kaŭzon por tio, kaj se vi min amas, kantu ion alian, kaj morgaŭ ni drinkos...”

Ĉe la vorto “drinkos” Hans  haltis kun sia tamburado kaj kantado, kaj per senartifika tono li diris: “La diablo prenu la hebreojn, sed vi, kara longnaza Stern , estas mia amiko, mi vin defendos, kaj se ni ankoraŭ ofte drinkos kune, mi vin ankaŭ konvertos. Mi estos via baptopatro; kiam vi estos baptita, vi fariĝos savita, kaj se vi havas talenton kaj lernos ĉe mi diligente, vi povos eĉ fariĝi ankoraŭ iam tamburisto. Jes, longnaza Stern , vi povas ankoraŭ atingi multon, mi antaŭtamburos al vi la tutan kateĥismon, kiam ni morgaŭ kune drinkos – sed nun malfermu la pordegon, tie staras du fremduloj kaj petas, ke oni ilin enlasu.”

“Malfermi la pordegon?” – ekkriis la longnaza Stern , kaj li preskaŭ perdis la voĉon. “Tio ne iras tiel rapide, kara Hans , oni ne povas scii, oni tute ne povas scii, kaj mi estas sole staranta homo. Veitel Rindskopf  havas la ŝlosilon kaj staras nun senmove en la angulo kaj murmuras sian dek-ok-preĝon; ĉe tio estas malpermesate fari interrompon. Jekel  la malsaĝulo estas ankaŭ ĉi tie, sed li batas nun... Mi estas sole staranta homo.”

“La diablo prenu la hebreojn!” – ekkriis la tamburisto Hans , kaj, laŭte ridante pri ĉi tiu sia propra spritaĵo, li fortrenis sin al la gardista ĉambro kaj kuŝigis sin ankaŭ sur la tabullito.

Dum la rabeno kun sia edzino staris nun tute sola antaŭ la granda ŝlosita pordego, malantaŭ ĉi tiu leviĝis kartava, nazasona, iom moke tirata voĉo: “Sterĉjo, ne kraku tiel longe, prenu la ŝlosilojn el la surtuta paŝo de Rindskopĉjo, aŭ prenu vian nazon kaj malŝlosu per ĝi la pordegon. La homoj staras jam delonge kaj atendas”.

“La homoj?” – timege ekkriis la voĉo de la viro, kiun oni nomis longnaza Stern  – “mi pensis, ke estas nur unu, kaj mi petas vin, malsaĝulo, kara Jekel -Malsaĝulo, elrigardu, kiu tie estas”.

Tiam en la pordego malfermiĝis malgranda bone kradita fenestreto, kaj montriĝis flava dukorna ĉapo kaj sub ĝi la komika grimaca gajigista vizaĝo de Jekel -Malsaĝulo. En la sama momento la fenestra aperturo denove fermiĝis, kaj aŭdiĝis kolere kartava voĉo: “Malŝlosu, malŝlosu, ekstere staras nur unu viro kaj unu virino”.

“Unu viro kaj unu virino!” – ĝemis la longnaza Stern . – “Kaj kiam la pordego estos malfermita, la virino deĵetos la veston, kaj montriĝos, ke tio ankaŭ estas viro, kaj tiam estos du viroj, kaj ni estas nur tri!”

“Ne estu leporo” – respondis Jekel -Malsaĝulo – “estu maltima kaj montru kuraĝon!”

“Kuraĝon!” – ekkriis la longnaza Stern  kaj ridis ĉagrenite kaj maldolĉe. – “Leporo! Leporo estas malbona komparo, leporo estas malpura besto, Kuraĝon! Ne por kuraĝo oni min starigis ĉi tie, sed por singardemo. Se venos tro multe da homoj, mi devas krii. Sed mi mem ne povas reteni ilin. Mia brako estas malforta.

Mi havas sur mi fontanelon, kaj mi estas sole staranta homo. Se oni pafos sur min, mi mortos. Tiam la riĉa Mendel Reiss  sidos sabate ĉe la tablo kaj deviŝos de sia buŝo la sekvinberan saŭcon kaj karesos al si la ventron kaj eble diros: “La longa longnaza Sterĉjo estis tamen brava hometo; se li ne estus, ili dissaltigus la pordegon; li lasis sin mortpafi por ni; li estis brava hometo, estas domaĝe, ke li mortis. –”

La voĉo fariĝis iom post iom mola kaj plora, sed subite ĝi transiris en rapideman, preskaŭ koleran tonon: “Kuraĝon! Kaj por ke la riĉa Mendel Reiss  povu deviŝi al si de la buŝo la sekvinberan saŭcon kaj karesi al si la ventron kaj nomi min brava hometo, mi lasu pafmortigi min? Kuraĝon! Senlime! La malgranda Strauss  estis sentima kaj rigardis hieraŭ sur la placo de la Romano la turniron, kaj li pensis, ke oni lin ne konas, ĉar li portis violkoloran surtuton el veluro, kostantan po tri guldenoj pro ulno, kun vulpaj vostetoj, tute ore broditan, tute belegan, – kaj ili tiel longe batadis al li la violkoloran surtuton, ĝis ĝi perdis la koloron kaj ĝis lia dorso fariĝis violkolora kaj ne havas plu homan aspekton. Kuraĝon! La kurba Lezer  estis sentima, nian kanajlan vilaĝestron li nomis kanajlo, kaj oni pendigis lin je la piedoj inter du hundoj, kaj Hans -tamburisto tamburis. Kuraĝon! Ne estu leporo! Inter la multe da hundoj la leporo pereas, mi estas sole staranta homo, kaj mi efektive timas!”

“Ĵuru do!” – diris Jekel -Malsaĝulo.

“Mi efektive timas!” – ĝemante respondis la longnaza Stern  – “mi scias, la timo kuŝas en la sango, kaj mi havas tion de mia formortinta patrino. –”

“Jes, jes!” – interrompis lin Jekel -Malsaĝulo – “kaj via patrino havis tion de sia patro, kaj ĉi tiu siaflanke havis tion de sia patro, kaj tiamaniere tion havis viaj prapatroj unu de alia, ĝis via gentofondinto, kiu sub la regado de la reĝo Saul  iris batali kontraŭ la Filiŝtoj kaj estis la unua, kiu faris forkuron. – Sed rigardu, Rindskopĉjo baldaŭ estos preta, li jam la kvaran fojon kliniĝis, jam li saltas kiel pulo ĉe la trifoja vorto “sankta”, kaj jen li singarde ŝovas la manon en la poŝon...”

Efektive, la ŝlosiloj eksonis, krakante malfermiĝis unu duono de la pordego, kaj la rabeno kaj lia edzino eniris en la tute malplenan hebrean straton. La malferminto, malgranda viro kun bonanime acida vizaĝo, reveme balancis la kapon, kiel persono, kiu ne volus esti malhelpata en sia meditado, kaj, zorgeme ŝlosinte denove la pordegon, li trenis sin, nenion dirante, al unu angulo malantaŭ la pordego, senĉese murmuretante preĝojn. Malpli silentema estis Jekel -Malsaĝulo, dikmalalta, iom kurbapieda ulo kun ridanta ruĝa vizaĝo kaj kun eksterordinare granda viandodika mano, kiun li el la vastaj manikoj de sia mikskolora jako etendis por saluto. Malantaŭ li montriĝis aŭ pli ĝuste kaŝiĝis longa maldika figuro, kies mallarĝa kolo estis blanke ĉirkaŭita de delikata batista krispo kaj kies maldika, pala vizaĝo estis strange ornamita de preskaŭ nekredeble longa nazo, kiu scivole kaj timeme moviĝadis tien kaj reen.

“Bonvenon al vi! bonan feston al vi!” – ekkriis Jekel -Malsaĝulo – “ne miru, ke la strato nun estas tiel malplena kaj silenta. Ĉiuj niaj homoj estas nun en la sinagogo, kaj vi venas ankoraŭ en la ĝusta tempo, por ke vi povu tie aŭdi la voĉlegadon de la historio pri la oferateco de Isaak . Mi ĝin konas, ĝi estas interesa historio, kaj se mi ne estus jam aŭdinta ĝin tridek tri fojojn, mi volonte aŭskultus ĝin en ĉi tiu jaro ankoraŭ unu fojon. Kaj ĝi estas grava historio, ĉar se Abraham  efektive buĉus Isaak on kaj ne la kapron, nun estus en la mondo pli da kaproj kaj malpli da hebreoj.” – Kaj kun freneze gaja grimaco Jekel  komencis kanti la sekvantan kanton el la Hagado:

“Kapreto, kapreto, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn * ; kapreto, kapreto!

*  Speco de monero.

“Venis kateto kaj manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Venis hundeto kaj mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Venis bastoneto kaj batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Venis fajreto kaj forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Venis akveto kaj estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Venis boveto kaj eltrinkis la akveton, kiu estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Venis buĉisteto kaj buĉis la boveton, kiu eltrinkis la akveton, kiu estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Venis mortanĝeleto kaj mortigis la buĉisteton, kiu buĉis la boveton, kiu eltrinkis la akveton, kiu estingis la fajreton, kiu forbruligis la bastoneton, kiu batis la hundeton, kiu mordis la kateton, kiu manĝis la kapreton, kiun aĉetis patreto, li donis pro ĝi du zuzetojn; kapreto, kapreto!

“Jes, bela sinjorino” – aldonis la kantanto – “iam venos la tago, kiam la mortanĝelo buĉos la buĉiston, kaj nia tuta sango venos sur Edomon; ĉar Dio estas Dio venĝanta...”

Sed subite perforte deĵetante de si la seriozecon, kiu sen lia intenco falis sur lin, Jekel -Malsaĝulo ĵetis sin denove en siajn pajacaĵojn kaj parolis plue kun krakanta tono de gajigisto: “Ne timu, bela sinjorino, la longnaza Stern  faros al vi nenion malbonan. Nur por la maljuna Schnapper-Elle  li estas danĝera. Ŝi enamiĝis en lian nazon, sed ĉi tiu efektive tion meritas. Ĝi estas bela kiel la turo, kiu rigardas al Damasko, kaj majesta kiel cedro de Lebanon. Ekstere ĝi brilas kiel brilanta oro kaj siropo, kaj interne ĝi estas plena de muziko kaj ĉarmaĵoj. En somero ĝi floras, en vintro ĝi frostiĝas, kaj en somero kaj en vintro ĝi estas dorlotata de la blankaj manoj de Schnapper-Elle . Jes, Schnapper-Elle  estas enamiĝinta en lin, ĝis plena perdo de la prudento. Ŝi flegas lin, ŝi nutras lin, kaj kiam li estos sufiĉe grasa, ŝi edziniĝos je li, kaj por sia aĝo ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna, kaj kiu post tricent jaroj venos Frankfurton, ne povos vidi la ĉielon pro la multego da longnazaj Stern oj!”

“Vi estas Jekel -Malsaĝulo” – diris la rabeno ridante– “mi vidas tion per viaj vortoj. Mi ofte aŭdis paroli pri vi”.

“Jes, jes” – respondis tiu kun komika modesteco – “jes, jes, tion faras la gloro. Ofte oni vaste ĉirkaŭe havas la famon de pli granda malsaĝulo, ol oni mem scias. Sed mi tro multe penas, por esti malsaĝulo, mi saltas kaj skuas min, por ke la tintiloj sonoru. Por aliaj la afero estas pli facila... Sed diru al mi, rabena moŝto, kial vi vojaĝas en festotago?”

“Mia pravigo” – respondis la demandito – “troviĝas en la Talmudo, kie estas dirite: danĝero forpelas sabaton”.

“Danĝero!” – ekkriis subite la longnaza Stern  kun gestoj de morta angoro. – “Danĝero! Danĝero! Tamburisto Hans , tamburu, tamburu! Danĝero, dangero! Tamburisto Hans ...”

Sed ekstere la tamburisto Hans  ekkriis per sia densa biera voĉo: “Mil tondroj! La diablo prenu la hebreojn! Jam la trian fojon vi vekas min hodiaŭ el la dormo, longnaza Stern ! Ne furiozigu min! Kiam mi furiozas, mi fariĝas kiel Satano mem, kaj tiam, mi ĵuras per mia kristaneco, tiam mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam ĉiu gardu sian nazon!”

“Ne pafu, ne pufu! mi estas sole staranta homo” – timege plorkriis la longnaza Stern  kaj alpremis sian vizaĝon al la plej proksima muro, kaj en tiu situacio li restis, tremante kaj mallaŭte preĝante.

“Diru, diru, kio fariĝis“ – ekkriis nun ankaŭ Jekel -Malsaĝulo kun tiu rapidema scivoleco, kiu jam tiam estis karaktera trajto de la Frankfurtaj hebreoj.

Sed la rabeno fortiris sin de li kaj iris kun sia edzino pluen laŭ la hebrea strato. “Vidu, bela Sara ” – li diris ĝemante – “kiel malbone gardata estas Izrael ! Malveraj amikoj gardas liajn pordegojn ekstere, kaj interne liaj gardantoj estas malsaĝeco kaj timo!”

Malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato, kie nur ie kaj ie floranta knabina kapo elrigardis tra fenestro, dum en la brile purigitaj fenestraj vitroj la suno feste serene speguliĝis. Tiam la domoj de la hebrea kvartalo estis ankoraŭ novaj kaj puraj, ili ankaŭ estis malpli altaj ol nun, ĉar nur poste, kiam la hebreoj en Frankfurto tre multiĝis kaj tamen ne havis la rajton plivastigi sian kvartalon, ili komencis konstruadi ĉiam novajn etaĝojn unu sur alian, kunepremiĝis simile al sardeloj kaj per tio kripliĝis korpe kaj anime. La parto de la hebrea kvartalo, kiu restis nedetruita post la granda brulo kaj kiun oni nomas la malnova strato, tiuj altaj nigraj domoj, kie komercaĉante moviĝas servomiena amaso, estas terura memorigaĵo el la mezaj jarcentoj. La pli malnova sinagogo plu ne ekzistas; ĝi estis malpli vasta ol la nuna, kiu estas konstruita poste, kiam la Nurenbergaj elpelitoj estis akceptitaj en la komunumon. Ĝi troviĝis pli norde. La rabeno ne bezonis demandi pri la loko, kie ĝi troviĝas. Jam de malproksime li aŭdis la multajn intermiksitajn kaj tre laŭtajn voĉojn. En la korto de la domo de Dio li disiĝis de sia edzino. Lavinte siajn manojn ĉe la puto, kiu tie estis, li eniris en tiun malsupran parton de la sinagogo, kie preĝas la viroj, sed la bela Sara  supreniris unu ŝtuparon kaj venis supre en la apartaĵon de la virinoj.

Ĉi tiu supra apartaĵo estis speco de galerio kun tri vicoj da lignaj, brunruĝe koloritaj seĝoj, kies apogilo supre estis provizita per pendanta tabuleto, kiu povis tre oportune esti levata, por meti sur ĝin la preĝolibron. La virinoj sidis ĉi tie babilante unu apud la alia, aŭ staris rekte, fervore preĝante; iufoje ankaŭ ili aliradis scivole al la granda krado, kiu etendiĝis laŭlonge de la orienta flanko kaj tra kies maldikaj verdaj latoj oni povis rigardi malsupren, en la malsupran apartaĵon de la sinagogo. Tie, malantaŭ altaj preĝopupitroj, staris la viroj en siaj nigraj manteloj, kun la pintaj barboj super la blankaj kolkrispoj kaj kun la plate kovritaj kapoj pli aŭ malpli kaŝitaj en kvarangula, per la leĝaj ritpenikoj provizita tuko, kiu estis farita el blanka lano aŭ silko kaj en kelkaj lokoj estis ornamita per oraj galonoj. La muroj de la sinagogo estis tute unuforme blankigitaj, kaj oni vidis tie nenian alian ornamon krom la orita fera krado ĉirkaŭ la kvarangula podio, sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio, kaj krom la sankta ŝranko, multekosta ellaborita kesto, ŝajne portata de marmoraj kolonoj kun luksaj kapiteloj, kies floraj kaj foliaj ornamaĵoj ĉarme leviĝis supren, kaj kovrita per kurteno el cejane-blua veluro, sur kiu per oraj brilaĵetoj, perloj kaj diverskoloraj ŝtonoj estis brodita pia surskribo. Ĉi tie pendis la arĝenta lucerno de memoro kaj troviĝis ankaŭ ĉirkaŭkradita estrado, sur kies balustrado staris diversaj sanktaj objektoj, interalie la sepbraka templa kandelabro, kaj antaŭ ĉi tiu, kun la vizaĝo al la sankta ŝranko, staris la kantoro, kies kantado instrumentosimile estis akompanata de la voĉoj de liaj du helpantoj, la basulo kaj la sopranulo. Ĉar la hebreoj ĉian efektive instrumentan muzikon forpelis el sia preĝejo, opiniante, ke la laŭdado de Dio pli edife leviĝas el varma homa brusto, ol el malvarmaj fajfiloj de orgeno. Tute infane ĝojis la bela Sara , kiam nun la kantoro, tre bona tenorulo, levis sian voĉon, kaj la antikvaj, seriozaj melodioj, kiujn ŝi tiel bone konis, ekfloris en ankoraŭ neniam tiel sentita juna ĉarmeco, dum la basulo por kontrasto enmurmuris la profundajn, mallumajn tonojn kaj en la paŭzetoj delikate kaj dolĉe trilis la sopranulo. Tian kantadon la bela Sara  en la sinagogo de Baĥaraĥ  neniam aŭdis, ĉar la estro de la komunumo, David Levi , havis tie la oficon de kantoro, kaj kiam tiu jam profundaĝa tremanta viro per sia dispecigita blekanta voĉo volis trili kiel juna knabino kaj en lia superforta penado febre skuis sian senforte pendantan brakon, tiam tio certe pli vekis ridon ol edifon.

Pia sento de agrableco, miksita kun virina scivoleco, tiris la belan Sara n al la krado, kie ŝi povis rigardi malsupren en la malsupran apartaĵon, la tiel nomatan viran preĝejon. Ŝi ankoraŭ neniam vidis tian grandan nombron da samreligianoj, kian ŝi vidis tie malsupre, kaj al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable kaj hejme meze de tiom da homoj, kiuj estis al ŝi tiel proksime parencaj per komuna deveno, pensmaniero kaj suferoj. Sed ankoraŭ multe pli emociiĝis la animo de la virino, kiam tri maljunaj viroj respektplene iris antaŭ la sanktan ŝrankon, tiris flanken la belegan kurtenon, malfermis la ŝrankon kaj zorgeme elprenis tiun libron, kiun Dio per Sia propra sankta mano skribis kaj por kies konservo la hebreoj tiom multe jam suferis, tiom multe da mitaro kaj malamo, malhonoro kaj morto, jarmilan martirecon. Tiu libro, granda pergamena rulvolvaĵo, simile al princa infano estis kovrita per bele brodita manteleto el ruĝa veluro; supre sur la du rulstangoj sidis du arĝentaj kronoj, en kiuj balete moviĝadis kaj tintadis diversaj globetoj kaj sonoriletoj, kaj antaŭe, sur oraj ĉenetoj, pendis oraj ŝildoj kun diverskoloraj juveloj. La kantoro prenis la libron, kaj – kvazaŭ ĝi estus efektiva infano, infano, pro kiu oni suferis grandajn dolorojn kaj kiun oni tiom pli amas, li balancis ĝin en siaj brakoj, dancetante faris kun ĝi kelke da paŝoj, alpremis ĝin al sia brusto, kaj emociita per tiu kuntuŝiĝo, li levis sian voĉon por tia ĝojkrie pia dankokanto, ke al la bela Sara  ekŝajnis, kvazaŭ la kolonoj de la sankta kesto komencis flori kaj la mirindaj floroj kaj folioj de la kapiteloj ekkreskis ĉiam pli kaj pli supren kaj la tonoj de la diskantulo transformiĝis en najtingalojn kaj la arkaĵo de la sinagogo krevis de la potencaj tonoj de la basulo kaj la gajeco de Dio fluis malsupren el la blua ĉielo. Tio estis bela psalmo. La komunumo ĥore ripetis la finajn versojn, kaj al la estrado en la mezo de la sinagogo malrapide paŝis la kantoro kun la sankta libro, dum viroj kaj knaboj rapidante sin alpuŝis, por kisi ĝian veluran kovrilon aŭ almenaŭ ektuŝi ĝin. Sur la dirita estrado oni detiris de la sankta libro la veluran mantelelon kaj ankaŭ la hellitere ornamitajn vindaĵojn, per kiuj ĝi estis ĉirkaŭvindita, kaj el la malfermita pergamena rulvolvaĵo, en tiu kanta tono, kiu en la Paska festo estas ankoraŭ modulata tute speciale, la kantoro voĉlegis la edifan historion pri la tento de Abraham .

La bela Sara  modeste retiriĝis de la krado, kaj larĝa, orname vestita virino de meza aĝo kaj kun afekte protektema sintenado per muta kapsigno permesis al ŝi enrigardi en ŝian pregolibron. Ĉi tiu virino videble ne estis granda instruitino; ĉar kiam ŝi murmurante legis la preĝojn, kiel ordinare faras la virinoj, ĉar al ili ne estas permesate laŭte kunkanti, la bela Sara  rimarkis, ke multajn vortojn ŝi elparolis tro laŭ sia plaĉo kaj ofte transsaltis tutajn liniojn. Post kelka tempo la akve klaraj okuloj de la bona virino sopire malrapide leviĝis, supraĵa rideto glitis super la porcelane ruĝan kaj blankan vizaĝon, kaj per tono, kiu volis soni kiom eble plej aristokrate, ŝi diris al la bela Sara : “Li kantas tre bone. Tamen mi aŭdis en Holando kantadon ankoraŭ multe pli bonan. Vi estas fremda, kaj vi eble ne scias, ke tio estas la kantoro el Worms  kaj oni volas reteni lin ĉi tie, se li kontentiĝos je kvarcent guldenoj por jaro. Li estas agrabla homo, kaj liaj manoj estas kiel alabastro. Mi multe ŝatas belan manon. Bela mano beligas la tutan homon!” – Ĉe tio la bona virino memkontente metis sur la apogilon de la preĝpupitro sian manon, kiu efektive estis ankoraŭ bela, kaj, kompreniganta per gracia klino de la kapo, ke ŝi ne volonte lasas sin interrompi dum la parolado, ŝi diris plue: “La kantisteto estas ankoraŭ infano kaj aspektas tre malbonnutra. La basulo estas tro malhela, kaj nia Stern  diris iam tre sprite: la basulo estas pli granda malsaĝulo, ol kiom oni devas postuli de basulo! Ĉiuj tri manĝas en mia manĝejo, kaj vi eble ne scias, ke mi estas Elle Schnapper ”.

La bela Sara  dankis pro ĉi tiu sciigo, kaj siaflanke Schnapper-Elle  detale rakontis al ŝi, kiel ŝi iam estis en Amsterdamo kaj tie pro sia beleco estis multe persekutata, kaj kiel ŝi tri tagojn antaŭ Pentekosto venis Frankfurton kaj edziniĝis je Schnapper , kiel ĉi tiu fine mortis, kiel li sur la lito de morto parolis la plej kortuŝantajn aferojn, kaj kiel malfacile estas bone konservi la manojn, kiam oni estas estrino de manĝejo. De tempo al tempo ŝi rigardis flanken per malŝata rigardo, kiu verŝajne koncernis kelkajn mokemajn junajn virinojn, kiuj ekzamenadis ŝian kostumon. Sufiĉe stranga estis ĉi tiu kostumo: larĝe pufita robo el blanka atlaso, sur kiu ĉiuj bestospecoj el la arkeo de Noa  estis helkolore broditaj, kamizolo el orŝtofo kiel kiraso, la manikoj el ruĝa veluro kun flavaj strioj, sur la kapo monstre granda ĉapo, ĉirkaŭ la kolo grandega krispo el blanka rigida tolo kaj ankaŭ arĝenta ĉeno, de kiu pendis malsupren sur la bruston ĉiaspecaj moneroj, kameoj kaj maloftaĵoj, interalie granda bildo de la urbo Amsterdamo. Sed la vestoj de la aliaj virinoj estis ne malpli rimarkindaj kaj konsistis videble el miksaĵo de modoj de diversaj tempoj, kaj kelkaj virinetoj, kovritaj per oro kaj diamantoj, similis irantajn juvelbutikojn. Estas vero, ke la Frankfurtaj hebreoj en tiu tempo devis laŭ leĝa ordono porti difinitan vestaĵon kaj, por diferenciĝi de la kristanoj, la viroj devis porti sur siaj manteloj flavajn ringojn kaj la virinoj de siaj ĉapoj alte leviĝantajn blustriajn vualojn; tamen en la hebrea kvartalo tiu ordono de la estraro ne multe estis observata, kaj tie, precipe en festotagoj kaj des pli en la sinagogo, la virinoj penadis elmeti unu antaŭ alia tiom multe da vestaĵa lukso, kiom nur estis eble, parte por veki envion, parte ankaŭ por elmontri la bonstaton kaj la kreditkapablecon de siaj edzoj.

Dum malsupre en la sinagogo estas voĉlegata la semajna partaĵo el la libroj de Moseo, la pia animstato tie ordinare iom malfortiĝas. Kelkaj faras al si oportune kaj sidiĝas, flustras eĉ kun siaj najbaroj pri aferoj eksterekleziaj aŭ eliras sur la korton, por spiri freŝan aeron. Malgrandaj knaboj dume prenas al si la liberecon viziti siajn patrinojn en la virina apartaĵo, kaj ĉi tie la pieco ankoraŭ pli malfortiĝas; ĉi tie oni babilas, amasiĝas, ridas, kaj, kiel okazas ĉie, la pli junaj virinoj ŝercas pri la pli maljunaj, kaj ĉi tiuj siaflanke plendas pri la facilanimeco de la junularo kaj pri la malboniĝo de la tempoj. Tiel same kiel malsupre en la sinagogo de Frankfurto estis gvidanta kantoro, en la supra apartaĵo estis gvidanta klaĉistino. Tio estis Hündchen Reiss , neinteligenta verdeta virino, kiu antaŭflaradis ĉiun malfeliĉon kaj ĉiam havis sur la lango ian skandalan historion. La ordinara celpunkto de ŝiaj pikparoloj estis la kompatinda Schnapper-Elle ; ŝi povosciis imiti tre amuze la nenature aristokratemajn manierojn de ĉi tiu, kiel ankaŭ la sopiran majestecon, kun kiu ŝi akceptas la ironiajn respektesprimojn de la junularo.

“Ĉu vi scias” – ekkriis nun Hündchen Reiss  – “ Schnapper-Elle  diris hieraŭ”: se mi ne estus bela kaj saĝa kaj amata, mi ne volus ekzisti en la mondo!”

Tiam oni iom laŭte ekridis, kaj la proksime staranta Schnapper-Elle , rimarkante, ke tio koncernas ŝin, kun malestimo levis siajn okulojn, kaj simile al fiera luksa ŝipo ŝi forvelveturis al pli malproksima loko. Vögele Ochs , ronda, iom mallerta virino, rimarkigis kompatema, ke kvankam Schnapper-Elle  estas vanta kaj ne tre saĝa, ŝi tamen estas tre bonanima kaj faras multe da bono al homoj, kiuj tion bezonas.

“Precipe al la longnaza Stern ” – muĝis Hündchen Reiss . Kaj ĉiuj, kiuj sciis la delikatan rilaton, ekridis des pli laŭte.

“Ĉu vi scias” – plue diris Hündchen  malice – “la longnaza Stern  nun ankaŭ dormadas en la domo de Schnapper-Elle ... Sed rigardu, tie malsupre Süschen Flörsheim  portas la kolĉenon, kiun Danielo Fläsch  garantiaĵe donis al ŝia edzo. Fläsch edzino koleras... Nun ŝi parolas kun Flörsheim edzino... Kiel amike ili premas al si reciproke la manojn! Kaj tamen ili ja malamas sin reciproke kiel Midjan  kaj Moab ! Kiel amoplene ili ridetas unu al la alia! Nur ne manĝu unu la alian pro tro da karesoj! Mi iom aŭskultu la interparoladon”.

Kaj simile al embuskanta besto Hündchen Reiss  ŝtelmove aliris kaj aŭdis, ke la du virinoj kun reciproka intereso plendis unu al la alia, kiom multe kaj malfacile ili laboris en la pasinta semajno, por fari ordon en siaj domoj kaj frotpurigi la kuirejan ilaron, kion oni nepre devas fari antaŭ la Paska festo, por ke nenia ereto de fermentinta pano restu sur ili. Ankaŭ pri la lacigaj laboroj de la bakado de la macoj ambaŭ virinoj parolis. Fläsch edzino havis ankoraŭ specialajn plendojn; en la komunuma bakejo ŝi devis suferi multe da ĉagreno, laŭ la decido de la lotado ŝi povis ricevi tie la eblon de bakado nur en la lastaj tagoj, en la antaŭtago de la festo mem kaj nur malfrue posttagmeze, la maljuna Hanna  malbone knedis la paston, la servantinoj per siaj rulpremiloj rulpremis la paston tro maldike, duono de la macoj karbiĝis en la forno, kaj krom tio pluvis tiel forte, ke tra la tabula tegmento de la bakejo konstante faladis gutoj, kaj ili devis tie, malsekaj kaj lacaj, turmenti sin per la laboro ĝis malfrue en la nokto.

“Kaj en tio, kara Flörsheim ” – diris plue Fläsch edzino kun indulgema amikeco, kiu tute ne estis sincera – “en tio vi ankaŭ estis iom kulpa, ĉar vi ne sendis al mi viajn homojn por helpi ĉe la bakado”.

“Ha, pardonu” – respondis la alia – “miaj homoj estis tro multe okupitaj, la foiraj komercaĵoj devis esti pakataj, ni havas nun tiom multe da laboro, mia edzo...”

“Mi scias” – interrompis Fläsch edzino per akre rapida tono ŝian paroladon – “mi scias, vi havas multe da laboro, multe da garantiaĵoj kaj bonaj negocoj kaj kolĉenoj...”

Ĵus de la lipoj de la parolantino estis deglitonta ia venena vorto, kaj Flörsheim edzino jam ruĝiĝis kiel kankro, sed subite Hündchen Reiss  laŭte ekkriis: “Pro Dio, la fremda virino kuŝas kaj mortas... Akvon! Akvon!”

La bela Sara  kuŝis sveninte, pala kiel la morto, kaj ĉirkaŭ ŝi puŝis sin svarmo da virinoj, agopene kaj kriante. Unu tenis ŝian kapon, alia tenis ŝian brakon; kelkaj maljunaj virinoj aspergis ŝin per la glasetoj kun akvo, kiuj pendis malantaŭ iliaj preĝpupitroj por povi lavi la manojn, se ili hazarde ektuŝus sian propran korpon; aliaj tenis sub la nazo de la svenintino malfreŝan citronon, kiu, trapikita per kariofiloj, restis ankoraŭ de la lasta fastotago, kiam ili servis por nervofortiga flarado. Senforte kaj profunde ĝemante la bela Sara  fine malfermis la okulojn, kaj per mutaj rigardoj ŝi dankis pro la bonkora prizorgado. Sed nun oni malsupre solene ekkantis la dek-ok-preĝon, kiun neniu devas preterlasi, kaj la klopodantaj virinoj rapidis returne al siaj lokoj kaj plenumis tiun preĝon, kiel devas esti farate, starante kaj kun la vizaĝo turnita al la oriento, t.e. al tiu mondflanko, kie troviĝas Jeruzalem . Vögele Ochs , Schnapper-Elle  kaj Hündchen Reiss  restis plej longe apud la bela Sara ; la du unuaj, proponante al ŝi plej fervore siajn servojn, la lasta, denove demandante ŝin, kial ŝi tiel subite svenis.

Sed la sveno de la bela Sara  havis tute apartan kaŭzon. Estas kutimo en la sinagogo, ke homo, kiu evitis grandan danĝeron, post la voĉlego de la partaĵo el la Biblio publike elpaŝas kaj dankas Dion pro sia saviĝo. Kiam nun Rabbi   Abraham  malsupre en la Sinagogo sin levis por tia dankpreĝo kaj la bela Sara  rekonis la voĉon de sia edzo, ŝi rimarkis, ke ĝia tono iom post iom transiris en la malklaran murmuradon de preĝo pri mortintoj, ŝi aŭdis la nomojn de siaj karaj kaj parencoj, ŝi aŭdis en akompano de tiu beno, kiun oni uzas por mortintoj; kaj la lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara , kaj ŝian animon disŝiris la certeco, ke ŝiaj karaj kaj parencoj efektive estas mortigitaj, ke ŝia malgranda nevino plu ne vivas, ke ankaŭ ŝiaj kuzinetoj, Blümchen  kaj Vögelchen , plu ne vivas, ankaŭ la malgranda Gottschalk  ne vivas, ĉiuj estas mortigitaj kaj ne vivas! De la doloro de tiu konscio ŝi mem preskaŭ mortus, se ŝiajn sentojn ne kaptus bonfara sveno.

ĈAPITRO III

Kiam la bela Sara  post la fino de la Diservo malsupreniris sur la korton de la sinagogo, tie staris jam la rabeno, atendante sian edzinon. Kun serena vizaĝo li faris al ŝi kapsignon kaj elkondukis ŝin sur la straton, kie la antaŭa silento tute malaperis kaj oni povis vidi bruantan svarmon da homoj. Barbuloj nigramanteluloj, simile al amaso da formikoj; virinoj, brilplene flugetante, simile al orskaraboj; novevestitaj knaboj, kiuj portis por la plenaĝuloj la preĝolibrojn; junaj knabinoj, kiuj, ne havante la permeson iri en la sinagogon, nun saltas el la domoj renkonte al siaj gepatroj, klinas antaŭ ili la buklajn kapetojn, por ricevi la benon. Ĉiuj estis gajaj kaj ĝojaj, promenadis sur la strato kun feliĉa antaŭsento de bona tagmanĝo, kies ĉarma odoro jam apetitige leviĝadis el la nigraj krete signitaj potoj, kiujn la ridantaj servistinoj ĵus portis hejmen el la granda komunuma forno.

En ĉi tiu tumulto estis precipe rimarkebla la figuro de hispana kavaliro, sur kies juna vizaĝo kuŝis tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj ordinare atribuas al malfeliĉa amo, sed la viroj, kontraŭe, al feliĉa. Lia irado, kvankam indiferente vaga, enhavis tamen iom penplenan elegantecon; la plumoj de lia bireto moviĝadis pli pro la aristokrata balancado de la kapo ol pro la blovado de vento; pli ol necese tintis liaj oraj spronoj kaj la pendportilo de lia glavo, kiun li kvazaŭ portis en la brako kaj kies multekosta tenilo elbrilis el la blanka rajdmantelo, kiu enkovris liajn graciajn membrojn ŝajne senzorge kaj tamen montris plej zorgan drapiradon. De momento al momento li alproksimiĝadis al la preterpasantaj virinoj, parte kun scivoleco, parte kun mieno de kompetentulo, trankvilanime rigardadis al ili fikse en la vizaĝon, rigardadis pli longe, se la vizaĝoj tion valoris, diradis ankaŭ al tiu aŭ alia ĉarma infano kelkajn rapidajn flataĵojn kaj senzorge paŝadis for, pluen, ne atendante la efikon. La belan Sara n li jam kelkfoje ĉirkaŭiris, ĉiufoje fortimigata de ŝia severa rigardo aŭ eble de la mistere ridetanta mieno de ŝia edzo, sed fine, kun fiera forĵeto de ĉia timema sinĝenado, li maltime paŝis renkonte al ambaŭ, kaj kun danda aplombo kaj dolĉe galanta tono li komencis la sekvantan alparolon:

“ Sennora , mi ĵuras! Aŭdu, sennora , mi ĵuras! Per la rozoj de ambaŭ Kastilioj, per la Aragoniaj hiacintoj kaj per la Andaluziaj floroj granataj! Per la suno, kiu prilumas la tutan Hispanujon kun ĉiuj ĝiaj floroj, bulboj, pizaj supoj, arbaroj, montoj, muloj, kaproj kaj ortodoksaj kristanoj! Per la ĉiela kovrilo, sur kiu ĉi tiu suno estas nur ora kvasto! Kaj per Dio, kiu sidas sur la ĉiela kovrilo kaj tage kaj nokte meditas nur pri nova kreado de ĉarmaj virinaj figuroj... Mi ĵuras, sennora , vi estas la plej bela virino, kiun mi vidis en la germana lando, kaj se vi konsentas akcepti miajn servojn, mi petas vin pri la favoro, afableco kaj permeso, ke mi havu la rajton nomi min via kavaliro kaj en ĉiuj cirkonstancoj porti viajn kolorojn!”

Dolora ruĝo aperis sur la vizaĝo de la bela Sara , kaj kun rigardo, kiu efikas des pli akre, ju pli mildaj estas la okuloj, kiuj ĝin sendas, kaj per tono, kiu estas des pli frakasa, ju pli treme mola estas la voĉo, la profunde ofendita virino respondis:

“Nobla sinjoro! Se vi volas esti mia kavaliro, vi devas batali kontraŭ tutaj popoloj, kaj en ĉi tiu batalo oni akiras malmulte da danko kaj ankoraŭ malpli multe da honoro! Kaj se vi volas eĉ porti miajn kolorojn, vi devas alkudri al via mantelo flavajn ringojn aŭ ĉirkaŭligi vin per blustria skarpo; ĉar tio estas miaj koloroj, la koloroj de mia domo, de la domo, kiu havas la nomon Izrael  kaj estas tre malfeliĉa kaj kiun mokas sur la stratoj la filoj de la feliĉo.”

Subita purpura ruĝo kovris la vangojn de la hispano, senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj, kaj preskaŭ balbutante li diris:

“ Sennora ... Vi min malbone komprenis... senkulpa ŝerco... sed, mi ĵuras per Dio, nenia moko, nenia moko pri Izrael ... mi mem devenas el la domo de Izrael ... mia avo estis hebreo, eble eĉ mia patro...”

“Kaj tute certe, sennor , via onklo estas hebreo” – subite interrompis lian paroladon la rabeno, kiu trankvile observis tiun scenon, kaj kun gaje incitetanta rigardo li diris plue: – “Kaj mi garantias per mi mem, ke Don   Isaak Abarbanel , nevo de la granda rabeno, devenas el la plej bona sango de Izrael , eble eĉ el la reĝa gento de David !”

Tiam ektintis la pendportilo de la glavo sub la mantelo de la hispano, liaj vangoj denove paliĝis en plej forta grado, sur lia supra lipo ektremetis kvazaŭ moko, kiu luktas kontraŭ doloro, el liaj okuloj rikanis la plej kolera morto, kaj per tute ŝangita, glacie malvarma, akre hakata tono li diris:

“ Sennor  rabeno! Vi min konas. Nu, bone, sekve vi scias ankaŭ, kiu mi estas. Kaj se la vulpo scias, ke mi apartenas al la idaro de la leono, li sin gardos kaj ne metas en danĝeron de morto sian vulpan barbon kaj ne incitas mian koleron! Kiamaniere la vulpo volas juĝi la leonon? Nur tiu, kiu sentas kiel leono, povas kompreni liajn malfortaĵojn...”

“Ho, mi tion bone komprenas” – respondis la rabeno, kaj malĝoja seriozeco aperis sur lia frunto – “mi bone komprenas, kiel la fiera leono pro fiereco deĵetas sian princan felon kaj alivestas sin per la briletanta skvamkiraso de la krokodilo, ĉar estas moda afero esti rikananta, ruza, manĝegema krokodilo! Kion do devas fari la malpli valoraj bestoj, se la leono sin malkonfesas? Sed gardu vin, Don   Isaak , vi ne estas kreita por la elemento de la krokodilo. La akvo – (vi certe scias, pri kio mi parolas) – estas via malfeliĉo, kaj vi pereos. Ne en la akvo estas via regno; la plej malforta truto pli bone povas tie sukcesi, ol la reĝo de la arbaro. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la akvoturniĝo de Taĥo volis vin engluti...”

Kun laŭta rido Don   Isaak  subite ĵelis sin sur la kolon de la rabeno, fermis lian buŝon per kisoj, sprontintante alte eksaltis pro ĝojo tiel, ke la pretorpasantaj hebreoj timigite sin retiris, kaj per sia natura kore gaja tono li ekkriis:

“Efektive, vi estas Abraham  el Baĥaraĥ ! Tio estis bona spritaĵo kaj samtempe vera amikaĵo, kiam vi en Toledo de la Alkantara ponto saltis en la akvon kaj vian amikon, kiu pli bone povosciis trinki ol naĝi, kaptis je la tufo kaj tiris sur sekan lokon! Jam ne multe mankis, ke mi faru tre fundajn esplorojn pri tio, ĉu sur la fundo de Taĥo efektive troviĝas grajnoj da oro kaj ĉu prave la Romanoj nomis Taĥon ora rivero. Mi diras al vi, mi malvarmumas ankoraŭ hodiaŭ per la sola rememoro pri tiu akva ekskurso.”

Ĉe tiuj ĉi vortoj la hispano faris tiajn gestojn, kvazaŭ li volus deskui de si alpendantajn gutojn da akvo. Sed la vizaĝo de la rabeno tute sereniĝis. Li premis al sia amiko kelkfoje la manon, kaj ĉiufoje li diris: “mi gojas!”

“Kaj mi ankaŭ ĝojas” – diris la alia – “jam de sep jaroj ni nin ne vidis; ĉe nia disiĝo mi estis ankoraŭ tute juna bubaĉo, dum vi, vi estis jam tiel solida kaj serioza... Sed kio fariĝis el la bela donna , kiu tiam kostis al vi tiom da ĝemoj, bone rimitaj ĝemoj, kiujn vi akompanadis per sonoj de liuto...”

“Silentu, silentu! la donna  aŭdas nin, ŝi estas mia edzino, kaj vi mem prezentis al ŝi hodiaŭ specimenon de via gusto kaj poezia talento”.

Ne sen postesignoj de la antaŭa embaraso la hispano salutis la belan virinon, kiu kun ĉarma boneco nun bedaŭris, ke ŝi per esprimo de indigno faris malagrablaĵon al amiko de sia edzo.

“Ha, sennora ” – respondis Don   Isaak  – ”kiu per mallerta mano volis kapti rozon, tiu ne havas la rajton plendi, ke la dornoj lin pikis! Kiam la vesperstelo orbrile speguliĝas en la blua rivero...”

“Mi petas vin pro Dio” – interrompis lin la rabeno – “ĉesu!... Se ni devas atendi tiel longe, ĝis la vesperstelo orbrile respeguliĝos en la blua rivero, tiam mia edzino mortos de malsato; de hieraŭ ŝi nenion manĝis, kaj de tiu tempo ŝi elportis multe da suferoj kuj malĝojoj.”

“Nu, en tia okazo mi kondukos vin al la plej bona manĝejo de Izrael ” – ekkriis Don   Isaak  – “al la domo de mia amikino Schnapper-Elle , proksime de ĉi tie. Jam mi flarsentas ĝian ĉarman odoron, t.e. la odoron de la manĝejo. Ho, se vi scius, Abraham , kiel tiu odoro al mi plaĉas! Ĝi estas tio, kio min tiel ofte logas al la tendoj de Jakob , de kiam mi loĝas en ĉi tiu urbo. Interrilatoj kun la popolo de Dio ĝenerale ne estas mia amataĵo, kaj certe ne por preĝi ĉi tie, sed por manĝi, mi vizitas la hebrean straton...”

“Vi neniam nin amis, Don   Isaak ...”

“Jes” – diris plue la hispano – “mi amas vian kuirejon multe pli ol vian religion; al ĉi tiu mankas la ĝusta saŭco. Vin mem mi neniam povis bone digesti. Eĉ en viaj plej bonaj tempoj, eĉ dum la regado de mia prapatro David , kiu estis reĝo super Jehuda  kaj Izrael , mi ne povus elteni inter vi, kaj certe mi en unu bela mateno forkurus el la kastelo Cion  kaj elmigrus en Fenicion aŭ en Babilonon, kie la vivĝojo ŝaŭmis en la templo de la dioj...”

“Vi blasfemas, Isaak , kontraŭ la sola Dio” – malserene murmuris la rabeno – “vi estas multe pli malbona ol kristano, vi estas idolano, servanto de falsaj dioj...”

“Jes, mi estas idolano, kaj tiel same antipatiaj, kiel la malgrasaj, senĝojaj hebreoj, estas por mi la malserenaj, turmentemaj Nazaretanoj. Nia diino de Cidon , la sankta Aŝtarot , pardonu min, ke mi genuas kaj preĝas antaŭ la dolorplena patrino de la Krucumito... Nur mia genuo kaj mia lango humiliĝas antaŭ la morto, mia koro restis fidela al la vivo!...”

“Sed ne rigardu tiel acide” – diris plue la hispano, kiam li vidis, kiel malmulte lia parolado plaĉas al la rabeno – “ne rigardu min kun abomeno. Mia nazo ne fariĝis renegato. Kiam unu fojon okulo kondukis min dum tagmanĝa tempo sur ĉi tiun straton, kaj el la kuirejoj de la hebreoj venis al mi en la nazon la bone konataj odoroj, tiam kaptis min tiu sopiro, kiun sentis niaj prapatroj, kiam ili rememoris la viandpotojn de Egiptujo; bongustaj rememoroj el la juneco leviĝis en mi; mi denove vidis en la spirito la karpojn kun bruna vinbera saŭco, kiujn mia onklino povosciis tiel edife pretigi por la vendreda vespero; mi vidis denove la stufitan ŝafaĵon kun ajlo kaj kreno, per kiu oni povas veki mortintojn, kaj la supon kun la reveme naĝantaj buletoj... kaj mia animo fandiĝis, kiel la tonoj de enamiĝinta najtingalo, kaj de tiu tempo mi manĝadas en la manĝejo de mia amikino Donna   Schnapper-Elle !”

Dume oni alvenis al ĉi tiu manĝejo; Schnapper-Elle  mem staris ĉe la pordo de sia domo, afable salutante la fremdulojn, kiuj malsate puŝis sin internen. Post ŝi, etendante la kapon super ŝian ŝultron, staris la longa longnaza Stern  kaj scivole-timeme ĉirkaŭrigardis la venintojn. Kun troigita gravmieneco Don   Isaak  alproksimiĝis al nia manĝejmastrino, kiu liajn ŝerce profundajn salutojn respondis per senfinaj riverencoj; poste li detiris la ganton de sia dekstra mano, enkovris la manon per angulo de sia mantelo, kaptis per ĝi la manon de Schnapper-Elle , malrapide karesis per ĝi siajn lipharojn kaj diris:

“ Sennora ! Viaj okuloj konkuras kun la ardo de la suno! Sed kvankam la ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj, tamen mia koro fariĝas nur des pli mola, ju pli longe ĝi estas kuirata de la flamaj radioj de viaj okuloj! El la ovoflavo de mia koro elflugas la flugilhava dio Amor  kaj serĉas komfortan nesteton en via brusto... Ĉi tiun bruston, Sennora , kun kio mi povus ĝin kompari? En la granda universo ekzistas nenia floro, nenia frukto, kiu estus simila al ĝi! Ĉi tiu kreskaĵo estas sola en sia speco. Kvankam la ventego senfoliigas la plej delikatajn rozojn, tamen via brusto estas vintra rozo, kiu kontraŭstaras al ĉiuj ventoj! Kvankam la acida citrono, ju pli ĝi maljuniĝas, fariĝas des pli flava kaj sulkoplena, tamen via brusto konkuras kun la koloro kaj delikateco de la plej dolĉaj ananasoj! Ho Sennora , se ne la urbo Amsterdamo estas tiel bela, kiel vi rakontis al mi hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj ĉiutage, tamen la grundo, sur kiu ĝi kuŝas, estas ankoraŭ milfoje pli bela...”

La kavaliro diris la lastajn vortojn kun ŝajnigita sinĝenado kaj sopire strabis al la granda bildo, kiu pendis sur la kolo de Schnapper-Elle ; la longnaza Stern  rigardis de supre per serĉantaj okuloj, kaj la laŭdata brusto tiel ondoforme ekmoviĝis, ke la urbo Amsterdamo balanciĝis tien kaj reen.

“Ha!” – ekĝemis Schnapper-Elle  – “virto pli valoras ol beleco. Kion utilas al mi la beleco? Mia juneco forpasas, kaj de tiu tempo, kiam Schnapper  mortis – li havis almenaŭ belajn manojn – kion helpas al mi la beleco?”

Kaj ĉe tio ŝi denove ekĝemis, kaj kiel eĥo, preskaŭ neaŭdeble, ekĝemis malantaŭ ŝi la longnaza Stern .

“Kion utilas al vi la beleco?” – ekkriis Don   Isaak , – “Ho, Donna   Schnapper-Elle , ne peku kontraŭ la boneco de la kreanta naturo! Ne malŝatu ĝiajn plej ĉarmajn donojn! Ĝi venĝus terure.

Ĉi tiuj feliĉigaj okuloj idiote vitriĝus, ĉi tiuj graciaj lipoj antipatie platiĝus, ĉi tiu ĉasta, amdezira korpo transformiĝus en mallerte pezan barelon da sebo, la urbo Amsterdamo devus kuŝi sur ŝima marĉo –”

Kaj tiamaniere li priskribis pecon post peco la nunan aspekton de Schnapper-Elle , tiel, ke al la kompatinda virino fariĝis strange maltrankvile en la animo kaj ŝi penis forsavi sin de la malagrabla parolado de la kavaliro. En ĉi tiu momento ŝi duoble ekĝojis, kiam ŝi ekvidis la belan Sara n kaj povis plej fervore demandi, ĉu ŝi tute resaniĝis de sia sveno. Ĉe tio ŝi komencis tre viglan interparoladon, ĉe kiu ŝi elmontris sian tutan malveran aristokratecon kaj veran bonecon de la koro kaj kun pli da babilemeco ol da saĝo rakontis la fatalan historion, kiel ŝi mem pro timo preskaŭ svenis, kiam ŝi tute fremda per tirata ŝipo venis Amsterdamon kaj la fripona portisto de ŝia kofro kondukis ŝin ne en honestan hotelon, sed en malĉastan virinejon, kion ŝi baldaŭ rimarkis laŭ la multa drinkado de brando kaj laŭ la malmoralaj postuloj... kaj, kiel ŝi diris, ŝi efektive svenus, se en la daŭro de la ses semajnoj, kiujn ŝi pasigis en tiu malhonesta domo, ŝi eĉ nur por unu momento riskus fermi la okulojn...”

“Pro mia virto” – ŝi diris plue – “mi ne povis tion riski. Kaj ĉio ĉi tio okazis al mi pro mia beleco! Sed beleco pasas, virto restas.”

Don   Isaak  havis jam la intencon kritike prilumi la detalojn de tiu historio; sed feliĉe la strabokula Aaron Hirschkuh  el Hamburgo ĉe Lahn , kun la blanka buŝtuko en la buŝo, elvenis el la domo kaj malkontente plendis, ke jam delonge oni donis sur la tablon la supon kaj la gastoj sidas ĉe la tablo kaj la mastrino forestas...

(La pluaj ĉapitroj kaj la fino perdiĝis sen kulpo de la aŭtoro.)