La Rabeno de Baĥaraĥ Автор: Henri Heine Жанр: Старинная литература https://coollib.net/b/591274-henri-heine-la-rabeno-de-baharah La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren . La Zamenhofa traduko de “La Rabeno de Baĥaraĥ ” unue aperis en la gazeto “La Revuo” en 1909-1910. Libroforme ĝi estis publikigita unue en 1924 kune kun “La Gimnazio” (de Ŝalom Alejĥem ) en unu volumo. La ĉi-tiea teksto sekvas la duan eldonon de 1929. La bibliografiaj indikoj redonas nur tiujn partojn de la titolpaĝo, kiuj validas por “La Rabeno de Baĥaraĥ ”. Jam la Germana originalo estas fragmento. La fino de la rakonto perdiĝis en fajro laŭ Heine mem. La nomo de la aŭtoro estas Heinrich Heine en la Germana, sed sur la titolpaĝo de la Esperanta traduko lia nomo aperas kun la Franca formo de lia persona nomo: “ Henri ”, kredeble ĉar la libro estis eldonita en Francujo. https://coollib.neti/74/591274/cover19.webp