La skandalo pro Jozefo [Valdemar ř] (fb2) читать постранично


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

La skandalo pro Jozefo

Kvinobla aŭtenta atesto pro la tikla evento malnovtestamenta

Verkis: Valdemar Vinař

Eldonado: Inko Tyresö  2002

Grandeco: 77 p.

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma verkojaro: 1981

Kreis la Esperantan tekston: Vinař

Ofte oni cerbumas, kiamaniere malkaŝi la absolutan veron. Laŭdire ĉies aserto enhavas eron da vero, tamen neniu eldiras veron kompletan. Kiel do solvi la problemon? Nenio ŝajnas al mi pli facila. Enmetu ĉies eldirojn en unu kaldronon, intermiksu – kaj kribru la erojn da pura vero. Necesas nur ĝuste elekti tiujn malfalsajn.

La atestantoj:

Negra sklavino

La Potifar-edzino

Jozefo la Hebreo

Potifar

Korpgvardiano

... kaj ŝi diris al Potifar: la sklavo, kiun vi venigis al ni, la hebreo, venis al mi por adulti kun mi – sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo ...

GENEZO, XXXIX, 17-18

(En traduko de Zamenhof:

17 Kaj ŝi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi; 18 sed kiam mi laŭte ekkriis, li lasis sian veston ĉe mi kaj elkuris el la domo.)

Eldiras babilema negrino

La atestintino, apartenante el etna minoritato, ne tute perfekte posedas la oficialan lingvon. La eldonanto tamen evitas korektojn, por ne forviŝi la spontanecon de aŭtenta eldiro.

Kia malvero! Pesto trafu mian sinjorinon! Jes, malveron ŝi parolas al sinjoro Potifar, grandan malveron! Ĉio tute aliebla, mi bone konas la veron. Ĉu vi volas mi parolu la veron? Sed poste vi mutas, vi ne perfidas al sinjorino, ĉu? Se sinjorino scias ke mi parolas, mi plej multe punita, eble per morto – fakte, ĉu vi ne kredas? Mi ege timas sinjorinon, ŝi multe severa kaj nebonkora. Mi nur iomete misfaras kaj ŝi forte koleras kaj krias kaj batpunas. Nur aŭdu: foje mi kombas kaj subite kombilo falas el mia mano. Neŝate mi faris, fakte. Sed ŝi tuj kaptas skurĝon kaj vipas, ĝis mia sango elfluas. Mi ploras pro doloro. Ankoraŭ nun restas cikatreto sur mia femuro, vi povas palpi, jen provu – pli supre – ankoraŭ pli, jes, tie – ĥi, ĥi, lasu jam, tiklas! ...

Ankoraŭ aŭdu: Iam poste mi sola en sinjorina ĉambro. Kuŝas multaj ujoj bonodoraj sur tableto. Mi prenas unu flakonon, malŝtopas, flaras parfumon – bela bonodoro ... Subite sinjorino venas, vidas kaj tuj kriaĉas: lasu, ci malpura negrino, nenio por ci! – Sciu, ŝi abomenas min pro mia nigra haŭto. Ĉu mi kulpas la haŭton? Pro kio helhaŭtuloj pensas ke ni malpli bonaj? Alifoje mi ordigas en ĉambro. Subite vazo falas. Frakasita sur tero. Sinjorino aŭdas bruon, rapide venas, ege koleras, krias freneze: ci kanajlo, kion ci faras, bastardino, ci meritas plejfortan batpunon por memori! Tuj en torturejon! Jam ŝi fakte volas fari, sed sinjoro Potifar venas kaj malpermesas. Mi multe dankas.

Sinjoro pli bona ol ŝi. Li ne malŝatas nian haŭton. Sinjoro faras afablan okulon, ŝerce pinĉas mian sidilon kaj tiklas jen kaj jen, kaj ridas, kiam mi evitas. Li parolas: fripona bubinaĉo, vi ne plu infano, vi jam junulino belfigura! Sed sinjorino ne ŝatas aŭdi, kiam sinjoro tion parolas. Tuj ordonas mi iri for. Kaj ankaŭ ordonas mi vualu miajn cicojn – ŝi parolas miaj cicoj malplaĉaj. Ĉu fakte? Rigardu, ĉu ne plaĉas al vi? Marimbo ŝatas rigardi miajn cicojn, kaj ankaŭ karesi, multe karesi mian haŭton. Al li plaĉas kaj al mi ankaŭ plaĉas kaj poste ni kuŝas en ĝardeno sub tiu plej granda figarbo – kaj tio multe bela, ni ege ŝatas ... Ĉu vi ne konas Marimbon? Li ankaŭ nigra. Kiam ni ankoraŭ infanoj tute malgrandaj, ni vivas en ĝangalo. Marimbo en mia sama tribo. Li pli aĝa ol mi, sed ne multe. Nun li sklavo de sinjoro Potifar. Mi ŝatas Marimbon. Marimbo ankaŭ ŝatas. Li parolas min pli ĉarma ol mia sinjorino.

Ĉu mia sinjorino al vi plaĉas? Ŝi sufiĉe aĝa. Mi bone rigardas, kiam ŝi en baseno: malfirma brusto kaj grasaj koksoj. Multe manĝas. Ĉiumatene mi devas masaĝi tutan korpon de sinjorino, sed nemulte helpas. – Sinjorino havas ankaŭ falsan hararon, unu, du, multajn. Kaj multe ŝi ŝminkas vizaĝon por kaŝi faldetojn. Post la skandalo kun Hebreo ŝi ĉiam pli malbela.

Sciu, la Hebreo Jozefo ankaŭ sklavo de sinjoro Potifar. Multaj sklavoj ĉe nia sinjoro, nigraj, brunaj, helhaŭtaj – sed Jozefo plej bela. Nun Jozefo en karcero, sed antaŭe sinjoro multe ŝatas Jozefon: Ordonas li ne laboru, nur sidu kaj parolu kun sinjoro kaj bone manĝu kaj ankaŭ donu ordonojn al aliaj sklavoj. Marimbo ne ŝatas Jozefon. Parolas: ĉiuj sklavoj egalaj, sed Jozefo ne sklavo kaj ne sinjoro. Marimbo volas, ke sklavoj faru ribelon kontraŭ sinjoroj. Sklavoj ege pli multaj ol sinjoroj, sed venas el multaj triboj. Unu sklavo parolas, alia sklavo ne komprenas. Kiel fari ribelon, koleras Marimbo. Nu, por mi ne gravas ribelo, por mi gravas, ke Marimbo amas. Nanga parolas, ke virinoj egale ĉiam sklavoj.

Nanga multe saĝa kaj bonkora. Ŝi mia kvazaŭpatrino.

Vi ne komprenas, ĉu? Sciu, kiam mi tute malgranda bebo, soldatoj atakis nian tribon en ĝangalo por preni sklavojn. Niaj viroj defendas, sed soldatoj pli fortaj – granda masakro, multaj mortas, kabanoj brulas, ĉio kaputa. Kiuj vunditaj, soldatoj mortigas. Mia patrino ankaŭ morta. Nanga komprenas min kaj zorgas mi restu viva. El granda tribo nur malmultaj restas vive. Parolas Nanga, mi ne memoras.

Ĝuste tiam sinjoro Potifar havas junan sinjorinon kaj aranĝas grandan domon. Bezonas multajn sklavojn. Se li aĉetas nure virojn, pli pagas – se ankaŭ virinojn kaj infanojn, li pagas malpli. Sinjoro saĝa, aĉetas ĉiujn. Ridinde: mi tiam ankoraŭ ne scias paroli, sed jam sklavino! Nu, kreskas kaj kreskas kaj baldaŭ komencas servi la sinjorinon. Kun Nanga mi parolas negran parolon, ankaŭ kun Marimbo. Sed de sinjorino lernas paroli ankaŭ la noblan parolon. Nun mi jam bone parolas, ĉu? Se mi ne nigra, neniu scias, ke mi sklavino.

Sinjorino unue afabla. Sed poste venas Jozefo, kaj sinjorino havas okulojn nur por li. Sciu, sinjoro Potifar maljuna kaj ne bela – Jozefo juna kaj svelta kaj aminda. Sinjorino multe deziras kun li kuŝi, mi bone atentas: ŝi paradas kiel pavo kaj ĉiam ŝminkas kaj prenas belan veston kaj parfumas kaj multe okulumas al Jozefo. Sed Jozefo ignoras, li ne kuraĝa, ĉiam flegma, ne emas amindumi. Ĉu normala? Eble li ankoraŭ ne scias seksumi, povruleto – nu, mi ofte parolas al mi: nur atendu, Jozefo, se vi iam venas en mian brakumon, vi bone spertos pri ampetolado! ... Ne pensu, ke mi ĉiesulino, tute ne: Sed kiam homo juna, iam-tiam amoreti ne malutilas, ĉu? Kion alian mi havas de la vivo? Nanga parolas, ke mi nur zorgu ne fari idon. Se mi havas grandan ventron, sinjorino pelas min for. Nu bone, sed kiel mi zorgu? Mi ne scias. Ĉu vi scias? Mi devas demandi al Nanga.

Jes, vi volas aŭdi la skandalon kun Jozefo, ĉu? Do mi parolu: Unufoje sinjoro Potifar tutan tagon for de la domo. Sinjorino matene ordonas fari varman banon kun multa bonodoro. Ŝi longe ŝprucas en baseno, poste ordonas, ke mi forte masaĝu. Mi faras kun granda forto kaj ŝi ĝemas, sed parolas: nur ne ĉesu, faru ankoraŭ, ci aĉulino! Mi jam multe laca, sed al sinjorino ne gravas. Poste sinjorino bone manĝas kaj mi devas longe kombi, fine ŝi prenas falsan hararon violkoloran, alte kombitan. Ĝi malplaĉas, mi emas ridi, sed maldevas pro sinjorino.

Ŝi ŝmiras parfuman akvon sur tuta korpo kaj multe ŝminkas vizaĝon kolore. Poste prenas lozan vualan veston helverdan. Ĝi bela, sed ege maldika, ĉion vi trae rigardas, tute ĉion. Fine sinjorino surmetas multajn juvelojn, ĉie ŝi havas: sur kapo, en oreloj, ĉirkaŭ kolo, sur brakoj kaj fingroj kaj kruroj, ĉie. Longe ŝi rigardas kontraŭ la granda spegulo, turnas koksojn, skuas kapon kaj elstarigas mamojn – ĝis mi volas forkuri por ne ridaĉi. Sed sinjorino ordonas: iru al Jozefo, ke li venu, mi bezonas paroli ... Nu, mi bone scias, kion ŝi volas de Jozefo – vi komprenas, ĉu? Do mi faras, kaj Jozefo venas. Mi venas kun li, sed