Baza Radikaro Oficiala kun difinoj [Luiz Portella] (fb2) читать постранично


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Baza Radikaro Oficiala kun difinoj.


de Akademio de

Esperanto.


Difinoj nur per radikoj,

kiuj estas difinitaj


Luiz Portella


rekta metodo


Antaŭparolo


Kelkaj homoj emas aldoni la finaĵon -o al vortoj de siaj gepatraj

lingvoj. Sed tio igas Esperanton nekomprenebla al homoj de aliaj landoj.


Do, ne estas bona ideo inventi novajn radikojn nur por ke Esperanto

iĝu pli simila al iu gepatra lingvo. Pli bone ke Esperanto restu lingvo

facila, regula, kaj internacia. Resume, ke ĝi restu kiel “la bona lingvo”,

kiel difinis Claude Piron.


La progreso de nia socio postulas ja la uzon de novaj konceptoj, de

novaj vortoj. Sed antaŭ ol krei neologismojn, ni devas kontroli ĉu ne eblas

uzi la fundamentajn kaj oficialajn radikojn, por konservi la internaciecon,

regulecon kaj facilecon de Esperanto.


Koni la Fundamenton de Esperanto kaj la Bazan Radikaron Oficialan

estas devo de ĉiu bona Esperantisto.


La Baza Radikaro Oficiala estas listo de vortoj faritaj de la Akademio

de Esperanto, en kiu oni kolektis ĉiujn oficialajn kaj fundamentajn radikojn

kaj listigis ilin laŭ ofteca kriterio.


Krom tiu nepra graveco, ĉi tiu verko prezentata en alloga, portebla

formato, estas bonega instruilo.


Por flue regi lingvon oni devas pensi rekte en tiu lingvo, oni evitu

tradukojn. La rezultoj de rektaj metodoj estas ĝenerale superaj kompare

kun metodoj, kiuj ofte uzas tradukojn.


En ĉi tiu libreto la lernantoj povas konsulti la plej gravajn vortojn de

Esperanto, kaj lerni ilin per Esperanta difino. Tiel oni

kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la

devojo de la traduko. Se dum leciono lernanto demandas tradukon de iu

vorto, anstataŭ simple traduki ĝin, la instruisto povus laŭtlegi la difinon.

Tiel la instruisto instruos Esperanton per Esperanto.


Ci tiu llustrita Oficiala Radikaro estas ege utila konsultilo, kiu devus

esti en la poŝo de ĉiu lernanto de Esperanto.


Emilio Cid


Klarigoj


La Baza Radikaro

Oficiala havas nau grupojn, lau ofteco kaj utilo. La finaĵojn, prefiksojn

kaj sufiksojn, do la vort-konstruajn ilojn, mi apartigis en grupon 0.”


Baza Radikaro Oficiala estas kreaĵo de Akademio de Esperanto.


0 iloj


1-9 radikoj laŭ ofteco kaj utilo

X aldonoj (oficialaj)


Y aldonoj (ne oficialaj)


* plej oftaj kaj utilaj radikoj (grupoj 0-6)


Aliaj indikoj


(Apis) scienca nomo de besto aŭ kreskaĵo.


( tr ) transitiva verbo

( ntr ) netransitiva verbo

(x) transitiva kaj netransitiva verbo

prep. : prepozicio


llustrita OREL


difinoj aŭ klarigoj: 2.656

2.479 el Baza Radikaro Oficiala;

161 bazaj oficialaj;


16 bazaj ne oficialaj.

bildoj: ĉ. 520


-a* finaĵo por adjektivoj (alta,

monda, bela) 0

abelo eta besto (in-

sekto), kiu produktas

mielon ( Apis ) 8

abio pingloarbo ( Abies) 7 ©*

abomeno malamego ĉu pro

fizika ĉu pro morala kialo 8

aboni (tr ) ade ricevi, laŭ kontrakto,

gazeton, servon ktp 8

abrikoto flavoranĝa fru-

kto de abrikotujo ( Pru -

nus armeniaca) 9

abrupta malagrable subita 9

absoluta senkondiĉa, malrelativa 9

abstini ( ntr) ne permesi al si, pro

principo, iajn plezurigajn agojn

(manĝi, trinki, fumi, ktp) 9

abstrakta malkonkreta; estanta en

pensoj x


absurda kontraŭa al la komuna sa-

ĝo (la ideo pri la senfina movo

estas absurda) 9


abunda estanta en pli ol sufiĉa

kvanto 7


acida kun akra gusto, kiel citrono 7

-aĉ- vortparto esprimanta malbo-

necon, malbonan kvaliton (mal-

bela, maltaŭga domo: domaĉo) 9

aĉeti* ( tr ) akiri per | $

mono (oni vendas rŝpi

ion, mi aĉetas ĝin) 3 -H—2^


-ad-* vortparto esprimanta daŭran


agon aŭ ripetiĝon (lernado, pa-

fado) 0


adapti ( tr) taŭgigi ion 9

adepto homo, kiu akceptis kaj sek-

vas iun idealon x

adiaŭ vorto por saluto je foriro 7

adiaŭi ( tr ) saluti ĉe eliro x

adicii ( tr) aldoni, kunigi nombrojn

en unu solan (1 + 1 = 2) 8

adjektivo vorto esprimanta kvali-

ton 8 (v) -a


administri ( tr) zorgi pri aferoj de

entrepreno aŭ persono 8

admiri (tr) miri pro beleco aŭ su-

pereco 8


admoni ( tr ) kuraĝigi per parolo al

ago aŭ al plenumo de devo 8

adopti (tr) laŭleĝe alpreni iun kiel

sian propran filon aŭ filinon 8

adori (tr) amegi; respektegi kiel

dion 9


adreso* precizaj indikoj por atingi

iun aŭ ion 5


adverbo nevariebla vorto espri-

manta lokon, tempon aŭ mani-

eron 9 (v) -e


advokato jura reprezentanto kaj

defendanto ĉe juĝdiskutoj 8

aero* spirebla nesimpla gaso, kiu

ĉirkaŭas la teron 4

afabla* plaĉa per ĝentileco, agra-

blaj vortoj kaj komplezoj 3

afero* io ajn en la mondo, konkreta

aŭ abstrakta 2


afiŝo sciigo al la publiko sur papero

kaj ordinare gluita sur muro 8

aflikti (tr) morale suferigi 9

afranki (tr) pagi sendkoston 8


15


Afriko


Afriko mondoparto sude de Eŭro-

po 9 (b) pĝ 98


agento peranto, ĝenerale dungita

por peri difinitan aferon 9

agi* ( ntr ) fari ion 5

agiti (tr) moveti rapide kaj ripete 9

aglo rabobirdo ( Aquila) 7

agordo ĝustigo de apara-

to, muzikilo ... 7

agrabla* plaĉa, kiu donas plezu-

ron (agrabla vetero) 4