VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO [Francisco Lorenz] (fb2) читать постранично, страница - 2


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

nemateria (perispirito, astralo) sed tamen posedanta ian pezon, kaj ke tiuj animoj vivas post la morto de la homo ekster la mondo alirebla per sensoj, eble en supozata kvara dimensio de spaco. Tiuj animoj povas pere de homoj posedantaj specialan kapablon por tio (mediumoj) kontakti kun la sensa mondo ĉu kaŭzante diversajn fenomenojn (frapetado de tableto, frapoj en muroj kaj plafonoj, leviĝo de objektoj), ĉu prenante sur sin videblajn formojn de strangaj sta- turoj (materiiĝo de spiritoj). La plej fama inter libroj

kompilintaj teoriojn kaj atestojn pri spiritismaj fenome- noj estas Allan Kardec: La Libro de la Spiritoj ("Le Livre des Esprits") eldonita en la jaro 1857. (>)

Tiuj difinoj estas bonaj, sed ni vidu aliajn pli ko-

natajn kaj popularajn, en la "Plena Vortaro de Espe- ranto", de Profesoro E. Grosjean-Maupin:

Spiritismo. - Doktrino asertanta la eblecon interri- lati kun animoj de la mortintoj.

Mediumo. - Homo, kiu, laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj la spiritoj de la mortintoj.

Tiuj difinoj estas bonaj, sed ne sufiĉaj, ĉar laŭ la spiritisma doktrino, ne nur la Spirito de mortinto povas komunikiĝi per mediumo; ankaŭ la Spirito de vivanto - precipe dum la dormo de la korpo - povas komuni- kiĝi per mediumo. Laŭ mia scio, la plej fama mediumo, kiu ricevadis multajn komunikaĵojn de Spiritoj de vivant- oj, estis nia karmemora samideano William Thomas Stead, naskita en la 5a de julio 1849, en Embleton, kaj mortinta en la 21a de aprilo 1912 en la submariĝo de la ŝipo "Titanic". Li estis la plej konata, sed ne la sola me­diumo, kiu ricevis aŭ ricevas komunikaĵojn de la Spiritoj de vivantoj. Tamen, plej ofte la mediumoj ricevas Spi- ritojn de mortintoj; ĉar la Spiritoj de vivantoj povas sendi al ni sian penson per la poŝto, per telefono, per gazetoj kaj libroj, uzante sian propran korpon; tial, se oni petus mian opinion, mi proponus aldoni al tiuj di-

(*) "La Libro de la Spiritoj" aperis en la 18a de aprilo 1857, sed ne en 1853 kiel estas erare presite en la "Filozofia Vortaro". Ĝia eldono en Esperanto estas en preparado nun kaj aperos baldaŭ.

finoj la jenon: "...peranto inter la homoj kaj la spiritoj (plej ofte de mortintoj, sed ankaŭ de vivantoj)", por igi science pli preciza la difinon.

Laŭ la spiritisma doktrino, la mediumeco estas eter­na, kvankam la vorto estas nova; ĝi unue aperis en 1857a en "La Libro de la Spiritoj". La sama kapablo, nun nomata mediumeco, ekzistis en la profetoj, en la mistikuloj, en la fondintoj de religioj, en sanktuloj, en multaj geniaj homoj, kiuj konscie aŭ nekonscie ricevis inspiron kaj helpon el la spirita mondo. Do, la homaro tre multe ŝuldas al la mediumoj; sed ne nur bonaj Spi­ritoj komunikiĝas kun la homoj pere de mediumoj. Ankaŭ la malbonaj povas komunikiĝi kaj misgvidi la homojn; tial la religioj, ekde la tempo de Moseo, malfavoras la mediumecon. Sekve, la fakto ke iu verko estas medium- eca, ne signifas ke ĝi estas nepre bona; ĝi povas esti eĉ tre malbona, aŭ banala, ĉar ne ĉiuj Spiritoj estas bonaj, kleraj, saĝaj. Oni devas tre severe juĝi la ver- kojn de la Spiritoj, same kiel la verkojn de la homoj, ĉar Spiritoj estas ĉiam homoj, nur homoj, ne dioj. Mal- permesi la mediumecon ne estas eble, ĉar plej ofte la mediumo mem ne konscias pri siaj kapabloj; ili agas, parolas, skribas, sub influo de Spiritoj, sed opinias, ke li agas mem en plena respondeco. Do, eĉ la plej pasia malamiko de la mediumeco, povas esti mediumo nekonscia pri sia kapablo. Eble vi mem, Estimata Leganto, estas mediumo, kvankam vi neniam pensis pri tio. Mi opinias, ke mi neniel estas mediumo, sed eble mi eraras; eble mi ricevas pensojn, sentojn, influojn, - bonajn kaj malbon- ajn - de la Spiritoj.

Laŭ la spiritisma doktrino, ĉiu homo havas almenaŭ latentan mediumecon, kiu iam manifestiĝos. Kompre- neble, la mediumeco ŝuldas al la spiritisma doktrino nur sian nomon, sed ĝi neniel dependas de Spiritismo, aŭ de iu ajn doktrino; ĝi estas natura kapablo, kiel la in- teligento aŭ la energio. Per ekzercado ĝi povas grandiĝi,

sed ankaŭ la ekzercado povas efektiviĝi sen konscio pri tio. Kiam verkisto ekzercas sin en la verkarto, sam- tempe li grandigas sian mediumecon por ricevi verkojn de Spiritoj, eĉ se li neniel kredas je Spiritoj kaj nenion scias pri mediumeco.

Nu, nia respektinda samideano prof. Francisco Val- domiro Lorenz estas mem poeto kaj mediumo por spi- ritaj poetoj. Kiam li mem verkas poezion, li pensas, kalkulas silabojn, elektas rimojn, ŝanĝas verson tie ĉi, elektas sinonimon tie, malfermas kaj refermas vortarojn, en longa kaj pacienca laborado kaj pripensado. En la morgaŭa tago, li retralegas atente la poemon kaj re- poluras ĝin. En la tria tago li enpoŝtigas ĝin; sed post kvar tagoj li hazarde relegas la kopiaĵon de la sendita poemo kaj trovas ion nebona. Li tuj skribas leteron al la eldononto, kaj ordonas novan ŝanĝon.

Sed kiam li skribas kiel mediumo, li ne pensas, lia cerbo ne laboras, li nur aŭskultas kaj aŭdas la versojn, unu post alia, en malrapida diktado, kaj fine li aŭdas la nomon de la poeto. Li nenion kalkulas, nenion me- zuras, nenion elektas nek poluras. Do, li neniam povus konfuzi sian propran verkadon kun la verko de la Spiritoj, mediumece ricevita. Tian klarigon li donis al mi en leteroj kaj li legis tiun ĉi antaŭklarigon kaj ĝin kon- firmis per malgrandaj korektoj.

Li ne estas unika. Tra la tuta mondo estas me- diumoj, kiuj skribas librojn. Inter miaj intimaj amikoj estas alia tre estimata mediumo, kiu jam ricevis pli ol 20 volumojn tre ŝatatajn. El tiuj volumoj, kvar estas en versoj de proksimume 50 Spiritoj de tre konataj poetoj, kaj la ceteraj volumoj, en prozo, estas romanoj, novel- oj, rakontoj, sciencaj verkoj pri diversaj temoj, religiaj komentarioj. Tiu dua mediumo, kies nomo estas Fran­cisco Cвndido Xavier (legu: Fransisku Kбndidu Ŝavjer'), kontraŭe al S-ro Prof. Lorenz, estas tre juna kaj ne klera, sed modesta vilaĝano. Ricevitaj de tiu juna me- diumo estas kelkaj vere rimarkindaj historiaj romanoj, kiujn oni intencas eldoni en Esperanto tre baldaŭ.

Pri la spiritisma doktrino, du gravaj verkoj estas en preparado por baldaŭa apero en Esperanto; tial mi povas nun silenti. Lernemaj samideanoj trovos en tiuj volumoj la klarigojn, kiujn mi ne scias doni tie ĉi.

*

* *

La spiritisma doktrino konsilas ĉiam la preĝadon. Tial ke mi ne scius per propraj vortoj klarigi la preĝon, mi permesas al mi transskribi tie ĉi artikolon de fama moderna sciencisto pri la preĝo. La fama aŭtoro de la artikolo estas D-ro Aleksis Karrel, kaj la tradukon ni ŝuldas al S-ro Konstantino Nikolao Blasĉikov.

Tiu klarigo ŝajnas al mi oportuna, ĉar kelkaj el la ĉi-tieaj poemetoj estas preĝoj.

LA PREĜO ESTAS POVO

De D-ro ALEKSIS KARREL, kuracisto.

La preĝo ne estas nur adorado; ĝi estas ankaŭ nevidebla ekzaltiĝo de l' homa adorema spirito - la plej fortika ener­gia formo, kiun oni povas krei. La preĝa influo sur la homaj menso kaj korpo estas tiel demonstrebla kiel la in­fluo de sekreciantaj glandoj. Oni povas mezuri ĝian rezul- taton per termoj de l' aldonita fizika vigliĝo, per pligran- digita forto, per morala karakteraĵo kaj per la plej klara komprenado pri realecoj, kiuj substrekas ĉiujn homajn ri- latojn.

Se oni alkutimiĝas sincere preĝi, ties vivo tre rimarkinde kaj profunde aliformiĝas. Ĉar la preĝo markas per sia ne- detruebla signo ĉiujn niajn agojn kaj nian konduton. Oni povas vidi, en tiuj kiuj havas siajn internajn vivojn tiama- niere riĉigitaj, elportan trankvilecon, vizaĝan kaj korpan ri- pozon. Interne de ilia konsciencfundo ekbrulas flamego. La homo vidas sin mem. Tiam li eltrovas sian egoismon, sian stultan malhumilecon, siajn timojn, sian avidecon kaj siajn malsaĝaĵojn. Tiam li akiras senton de l' morala devo, intelektan humilecon. Tiamaniere komenciĝas anima vojaĝo al la graca regno.

La preĝo estas forto tiel reala kiel la gravitado de la Tero. Kiel kuracisto, mi vidis homojn liberiĝintajn el mal- sano kaj el melankolio per serena preĝa klopodado, post kiam ĉiuj aliaj rimedoj estis malsukcesintaj. Ĝi estas la sola forto en la mondo, kiu ŝajnas superi la tiel nomitan "naturan leĝon", kaj okazoj, kiam la preĝo faras tion, estas nomataj "mirakloj". Sed la miraklo konstanta, pli kvieta, okazas ĉiuhore ĉe viraj kaj virinaj koroj, kiuj