Zamenhof [Ernest Drezen] (fb2) читать постранично, страница - 10


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

pli brilanta. En la komenco, sub premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj ni progresadis tre malrapide kaj malfacile”.

Poste la progresado fariĝis pli rapida. Tamen ankoraŭ ne venis la tempo, por ke iuj registaraj aŭ sciencaj aŭtoritatoj intervenu kaj decidu pri la reformoj en la lingvo kaj la reformoj, kiujn pridiskutus kaj pri kiuj decidus la esperantistaro mem, kaŭzus nur danĝerajn skismojn en la movado.

Tial Zamenhof rifuzis intertrakton pri reformoj kun ne sufiĉe aŭtoritata “Delegitaro por akcepto de Lingvo Internacia” kaj en sia “Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj” la 18 I 1908 li skribis:

“Nun kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco”. Tiu disciplino estis despli necesa, ĉar:

“Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝos fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto, sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton, povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno”. *

*  Kongresa parolado dum la VIII Universala kongreso en Krakow  (1912).

Do necesis disciplino, unueco same en la lingvo-uzado kiel ankaŭ en la kompreno pri la vojoj de lingvo-evoluo.

Zamenhof ĉiam substrekis kaj ĉiel defendadis la plej gravajn por internacilingva movado premisojn de libera evoluo kaj de praktika uzo kaj eksperimentado.

Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado

Zamenhof kun la tuta modesteco kaj profunda komprenemo, kiujn li posedis, neniam pretendis esti gvidanto de la movado, kiun li mem iniciatis.

Jam en la j. 1888 li deklaris: “Kreinte la fundamenton de lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur t ial, ke mi profunde kredas ke tion postulas la interesoj de l’ afero”. *

*  “Aldono al Dua Libro de l’ Lingvo Internacia”, p. 12.

Troviĝas atestantoj, kiuj komunikas, ke parolante pri la publikigo de la “Unua Lernolibro” Zamenhof diris: “Eĉ se mi tiam estus mortinta, la lingvo povus evolui sen mia helpo, el ĝia propra fundamento”. *

*   A. Zakrzewski , “Historio de Esperanto”, Varsovio, 1913, p. 9.

La Deklaracio de la Unua Kongreso Esperantista dum 1905 j. proklamis sendependecon de la lingvo de iu ajn persono.

En Washington a Kongreso (1910) Zamenhof ree kaj kategorie konstatis:

“Por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono”.

Dum la VIII Kongreso de j. 1912 en Krakow  Zamenhof lasis sian oficialan rolon en la esperanto-movado.

Prezidanto de la IX Kongreso en Bern  (1913 j.) R. de Saussure , parolante pri tiu rezigno prave diris: “mi opinias, ke li agis saĝe kaj por la bono de nia movado, ĉar povus esti malutile kaj eĉ danĝere, elekti iun el la esperantistoj, eĉ la plej eminentan, kiel kvazaŭ heredontan aŭ posteulon de Zamenhof”. *

*  “Esperantista Dokumentaro, Kajero XXVI”, Paris , 1914. p. 96.

La rolo de Zamenhof en la historio de Lingvo Internacia estis finludita kaj de tiu tempo apartenis jam al historio.

Jam kiel historiistoj ni devas karakterizi Zamenhofon — iniciatinton de la praktika Mondlingva movado.

Malakceptante kaj eĉ kontraŭbatalante la tutan politike-filozofian idearon de Zamenhof, ni devas kliniĝi antaŭ liaj lingvo-ideoj, kiuj, unuiĝintaj en lia menso, estiĝis potenca forto. Tiuj ideoj kaj tiu forto kreis fortikan movadon internacilingvan kaj praktike renversis multajn el la ideoj kaj teoriaj konsideroj de antaŭirintaj Zamenhofon lingvistoj kaj lingvo-teoriistoj.

Ankaŭ ni devas konstati, ke por ĉefverko de Zamenhof esperanto ĉe ĝia komenca ekfloro liaj fuŝaj politike-filozofiaj ideoj eĉ estis utilaj. En realeco tiuj ideoj flankaj, malprosperaj, se ili estas konsiderataj sendepende de la esperanto-evoluo, tiuj ideoj faris certan servon al la lingvo kaj utilis kiel bona komenco por ĝia fermento.

Dank’ al sia persisteco kaj penso profunda, Zamenhof sukcesis enkorpigi en sian lingvoprojekton ĉiujn postulojn-premisojn necesajn por reala ekzisto de la Lingvo Internacia.

Tiuj postuloj-premisoj estis jenaj:

1) simpligita kaj racia gramatiko, 2) internacieco de la lingvo-elementoj, 3) libera evoluo kaj memstara, sendependa de iu ajn persono, kresko de la lingvo-materialo, 4) praktika apliko kaj uzo de la lingvo.

Antaŭ Zamenhof kaj post li ĉiuj projektantoj de lingvoj artefaritaj solvadis nur po unu, po du el tiuj premisoj. Zamenhof solvis ĉiujn kvar, kaj samtempe lia modesteco permesis plej nerimarkeble kaj sendolore apartigi lian personecon de la sorto kaj estonto de la lingvo.

La kaŭzo de la progreso de Lingvo Internacia kaj de esperanto troviĝas en Zamenhofaj lingvo-ideoj, en la lerte kombinitaj principoj de esperanto-konstruo kaj en la tuta agado de Zamenhof.

Personeco de Zamenhof ricevas ĝustan kaj meritan takson ĉe tiuj rondoj kaj tiuj sociklasoj, kiuj volas partopreni en la rekonstruo pli bona de la sociordo nuntempa kaj kiuj por rekonstruo volas uzi ĉiun brikon utilan kaj taŭgan. Ĉiuokaze ne al tiuj rondoj kaj klasoj estis direktita la parolo de Zamenhof dum la VIII kongreso en Krakow : “Se al iu ne plaĉas mia per sono aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de esperanto”.

Per sia lingvo-verko Zamenhof konstruis al si mem kaj al sia vivlaboro neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo.