Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14 [Bertilo Wennergren] (fb2) читать постранично, страница - 7


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

class="book">

R

trema denta voĉa

[r]

J

duonvokalo malvasta antaŭa

[j]

Ŭ

duonvokalo malvasta malantaŭa

[w]

Konsonanta variado

Ĉu sono estas voĉa aŭ senvoĉa gravas plej, se ekzistas du sonoj, kiuj mal- similas nur per la voĉeco, ekz. B - P kaj Ĝ - Ĉ. Por aliaj sonoj la voĉeco ne estas tre grava. Ekz. H estas normale senvoĉa, sed ĝi povas fariĝi voĉa sen ia ajn problemo, ekz. inter vokaloj (kahelo, kohera k.a.).

Kiam senvoĉa konsonanto staras tuj antaŭ voĉa konsonanto, multaj emas voĉigi ĝin: akvo ^ "agvo", okdek ^ "ogdek". Kaj inverse, kiam voĉa konsonanto staras antaŭ senvoĉa, multaj emas senvoĉigi ĝin: subtaso ^ "suptaso", absolute ^ "apsolute". Tiaj ŝanĝoj principe neniam estas regulaj, sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kaŭzas miskomprenojn. Aparte malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparoliĝas kiel GZ: ek- zemple ^ "egzemple". Tio estas neregula, sed praktike akceptata. Iafoje iuj eble emus senvoĉigi vortfinan voĉan konsonanton: apud ^ "aput", sed ^ "set", hund' ^ "hunt", naz' ^ "nas". Tiaj ŝanĝoj tamen ne estas akceptitaj, kaj oni evitu ilin.

Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive "kŭ" kaj "gŭ": akvo ^ "akŭo", kvin ^ "kŭin", gvidi ^ "gŭidi". Ŭ neniam povas sekvi rekte post konsonanto en vera Esperanta vorto (vidu ĉi-poste), kaj tial miskomprenoj apenaŭ povas estiĝi, sed tia elparolo estas principe malĝusta.

En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj Ĉ kun forta elspiro, kvazaŭ kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen tia elspiro, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli kun el- spiro, se oni volas, sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.

L estas farata per parta baro ĉe la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas "hele". Se oni samtempe levas la malantaŭon de la lango kontraŭ la velo, la L sonas "malhele" (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke ĝi ne sonu kiel Ŭ. Tio okazas, se la ĉefa baro ĉe la dentoj mal- aperas.

N estas denta naza konsonanto. Ĝi kontrastas al la alia naza konsonanto M, kiu estas lipa. Kiam N staras antaŭ gingiva aŭ vela sono, oni emas ŝanĝi N en gingivan sonon (malgranda diferenco), aŭ velan sonon (granda dife- renco), por faciligi la elparolon: tranĉi, manĝi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema, ĉar ne ekzistas gingiva aŭ vela nazaj sonoj, kun kiuj N povus konfuziĝi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaŭ alia lipdenta sono: amforo, ŝaŭmvino k.a. Ankaŭ tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., ĉar tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas ĉiam uzi la bazan elparolon de N kaj M. Nepre erare estas elparoli N kiel M (pro influo de sekvanta lipa konsonanto), ekzemple mampremo anstataŭ manpremo.

R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. uvula (kartava) R estas tute bona alter- nativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema. Do ankaŭ uvula R pre- fere estu trema, "rulata" (tiam la uvulo tremas kontraŭ la lango). R estu same trema en ĉiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparol- ataj. Efektive tamen oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de R-sonoj, ankaŭ netremajn, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, ekz. L. Oni klare dis- tingu inter ekz. revi kaj levi, inter maro kaj malo, k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri R post vokalo: parko ne sonu kiel pako, karto ne konfuziĝu kun kato, k.t.p.

La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe.

Ekfrotaj konsonantoj

La ekfrotaj sonoj C, Ĉ kaj Ĝ tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TŜ kaj DĴ. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, dat-ŝanĝo, kased-ĵurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TŜ kaj DĴ oni povas el- paroli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke C, Ĉ kaj Ĝ kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: ĉu, laĉo, eĉ, centro, eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte el- parolas ilin kunece, ekfrote). Ankaŭ la maloftegaj KH (muzikhoro), PF (pfenigo) kaj BV (Zimbabvo) estas sinsekvoj de samlokaj (aŭ preskaŭ sam- lokaj) eksplodaj kaj frotaj sonoj. Oni povas ilin elparoli ĉu aparte, ĉu kunece (ekfrote).

Noto: Iafoje oni trovas nekunmetitajn vortojn kun TS, ekz. *tsetseo*, *Pitsburgo*, kaj

*Potsdamo*. Normalaj Esperantaj formoj estas tamen ceceo, Picburgo° kaj Pocdamo°.

Duonvokaloj

La duonvokaloj J kaj Ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj: Ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.

La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sin- sekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.

La Fundamento diras, ke "Ŭ estas uzata nur post vokaloj". Escepto estas la Fundamenta liternomo (§15.6) ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj (§18.3) kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de ali- lingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington), Rŭanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono kaj Ruando.

La duonvokalo J estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo.

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiĉe facila, ekz. jes - ies, jam - iam, ja - ia kaj jen - ien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielo - mjelo kaj violo - vjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne ĉiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J (§2.2). Vortoj kiel regiono ofte elparoliĝas pli-malpli kiel "regjono". Tio estas principe malĝusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa