Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 15.0.14 [Bertilo Wennergren] (fb2) читать постранично, страница - 3
[Настройки текста] [Cбросить фильтры]
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
- . . .
- последняя (249) »
39.1. Neoficialaj sufiksoj 664
AB° 664
AC 664
AL 664
ANC 665
ARI° 665
ATOR (kaj ADOR°) 665
E° 665
ED 666
EN 666
ENZ° 666
ESK 666
1 666
IĈ° 668
IF° 668
IK 669
ILION 670
ILIARD 670
IP° 670
ISTAN° 670
IT 671
IV 671
IZ 671
J° kaj PJ° 672
NOMIAL 672
OFON° 672
OID (kaj OJD°) 673
OL 673
OLOG 673
OLOGI 674
OMETR° 674
OMETRI° 674
OTEK° 674
OZ 675
T 675
TET 675
UK° 675
39.2. Neoficialaj prefiksoj 676
AFRO° 676
ANTI 676
ARĤI/ARKI 676
AŬDIO° 677
AŬTO° 677
BIO 677
DES 677
EKO 678
EŬRO° 678
HIPER 678
INFRA 678
KO 679
KVER 679
MAKRO 679
META 679
MIKRO 680
MINI 680
MONO 680
PRE 680
PROTO 681
PSEŬDO 681
RETRO 681
SAN 682
SEMI (kaj HEMI) 682
STIF° 682
TELE 682
TERMO 683
ULTRA 683
VIDEO° 683
39.3. Internaciaj afiksoj 683
Aldonoj 687
Gramatiko en la Fundamento 687
Parencoj kaj familianoj 693
Simboloj kaj mallongigoj 697
Listo de ne-PIV-aj elementoj 699
Gramatika vortareto 707
Pri la gramatikaj terminoj en PMEG. 715
Literaturo 719
Indekso 729
Enkonduko
La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (= PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas unuavice praktika lernilo, kvankam ankaŭ lingvistoj povas trovi ĝin utila.
La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel "pomego". Ekde la 1-a de Januaro 2020 PMEG nomiĝas PMEG 2020, por ke estu klara distingo inter la unua libra eldono el la jaro 2005 kaj la dua eldono de la jaro 2020.
PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn (§44), kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio for- estas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG (§45).
PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.
PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo (§46).
Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fun- damentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.
Dankoj
Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj per- sonoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Markos Kramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Gunkel, Hosomi Kazuyuki, Alen Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner, Rob Moerbeek kaj Robin van der Vliet. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontribuis multaj aliaj esperantistoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la ellaborado de la unua HTML-a versio ege helpis min Stellan Lagerstrom kaj Per Aarne Fritzon. Al ĉiuj mi kore dankas.
Fine mi volas aparte danki al Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko - ELNA), kiu realigis la unuan paperlibran eldonon de PMEG en la jaro 2005.
PMEG en la Interreto
La interreta versio de PMEG troviĝas ĉe <https://bertilow.com/pmeg/>.
Liston de ŝanĝoj faritaj en la diversaj versioj de PMEG (ekde la 3-a de Majo 2018) vi trovos en aparta TTT-paĝo ĉe
<https://bertilow.com/pmeg/shanghoj.html>
Bertilo Wennergren
Skribo kaj elparolo
1. Skribo 1.1. Literoj
Espera^to uzas varianton de la latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 lit- erojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):
Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z
Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k,
l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z
Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ho, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo
La ĉi-antaŭan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj en §1.2.
Legu pli detale pri la liternomoj en §15.6, kaj pri elparolo de mallongigoj en §2.2. Legu ankaŭ pri ne-Esperantaj literoj en §1.2.
Majuskloj kaj minuskloj
Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj (§2.2).
ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.
okaze oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur minusklojn. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.
Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj en §35.5.
Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto (§2.1), sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ (vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon).
15
Noto: Kiam oni parolas pri tio, ĉu litero havas sian minusklan aŭ sian majusklan formon, oni iafoje uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= minusklo
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
- . . .
- последняя (249) »
Последние комментарии
20 часов 57 минут назад
23 часов 14 минут назад
1 день 13 часов назад
1 день 13 часов назад
1 день 19 часов назад
1 день 22 часов назад