La Rabeno de Baĥaraĥ [Henri Heine] (fb2) читать постранично, страница - 3


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

malantaŭ la pordo de la tendo, por subaŭskulti la interparoladon. Ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino, ŝi mallevis la okulojn kaj poste denove kun amo rigardis supren al sia edzo, kiu kantante daŭrigis voĉlegadon de la mirinda historio, kiel Rabbi  Josuo, Rabbi   Eliezer , Rabbi  Azaria, Rabbi   Akiba  kaj Rabbi   Tarfen  en Bona-Brak *  sidis apogiĝinte kaj interparolis dum la tuta nokto pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, ĝis venis iliaj disĉiploj kaj atentigis ilin, ke estas jam tago kaj ke en la sinagogo oni legas jam la grandan matenan preĝon.

*   Bona-Brak  = Bnei Brak , urbo en Israelo.

Dum la bela Sara  pie aŭskultis kaj konstante rigardis sian edzon, ŝi rimarkis, ke subite lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo, la sango el liaj vangoj kaj lipoj malaperis kaj liaj okuloj elstariĝis senmove kvazaŭ glaciaj; sed preskaŭ en la sama momento ŝi vidis, ke la trajtoj de lia vizaĝo denove ricevis la antaŭan trankvilecon kaj serenecon, liaj lipoj kaj vangoj denove ruĝigis, liaj okuloj vigle sin turnadis, kaj eĉ neordinare gaja humoro lin tutan ekkaptis. La bela Sara  ektimis tiel, kiel ŝi ankoraŭ neniam en sia tuta vivo timis, kaj interna malbona antaŭsento malvarmige leviĝis en ŝi, ne tiom pro la signoj de rigida teruro, kiun ŝi dum unu momento vidis sur la vizaĝo de sia edzo sed pli pro lia nuna gajeco, kiu iom post iom ricevis la formon de ĝojega petolado. La rabeno ludante ŝovadis sian ĉapon de unu orelo sur alian, ŝerce pinĉadis kaj krispigadis la buklojn de sia barbo, kantadis la tekston de la Hagado laŭ maniero de buba kantaĉo, kaj ĉe la nombrado de la Egiptaj plagoj, kiam oni multfoje trempas la montran fingron en la plenan pokalon kaj ĵetas teren la pendrestantan vinguton, la rabeno aspergis per la ruĝa vino la pli junajn knabinojn, kaj tiam aŭdiĝis granda plendado pri difektitaj kolkrispoj kaj laŭta ridado. Ĉiam pli kaj pli maltrankvila fariĝis la bela Sara  pro tiu spasme ŝprucanta gajeco de sia edzo, kaj premata de nedifinebla timo ŝi rigardis la zumantan svarmon de la mikskolore lumitaj homoj, kiuj komforte balanciĝadis de unu flanko al alia, krakmanĝetadis la maldikajn macojn, aŭ trinketadis vinon, aŭ babiladis inter si, aŭ laŭte kantadis en la plej bona humoro.

Nun venis la tempo, kiam devis komenciĝi la vespermanĝo; ĉiuj leviĝis, por sin lavi, kaj la bela Sara  alportis la grandan arĝentan lavopelvon, riĉe ornamitan per reliefaj oraj figuroj, kiun ŝi tenis antaŭ ĉiu gasto, dum oni verŝis al li akvon sur la manojn. Kiam ŝi faris tiun servon ankaŭ al la rabeno, ĉi tiu faris al ŝi signifoplenan signon per la okuloj kaj ŝtelmove eliris tra la pordon. La bela Sara  sekvis lin laŭpaŝe; rapide la rabeno kaptis la manon de sia edzino, rapide li ŝin fortiris tra la mallumaj stratoj de Baĥaraĥ  ekster la pordegon de la urbo sur la grandan vojon, kiu laŭlonge de Rejno kondukas al Bingen .

Estis unu el tiuj printempaj noktoj, kiuj, kvankam ili estas sufice varmetaj kaj hele stellumaj, tamen plenigas la animon per nekomprenebla maltrankvileco. Kadavre odoris la floroj; malice kaj samtempe timoplene pepadis la birdoj; la luno insideme ĵetadis flavajn striojn da lumo sur la en mallumo murmuretantan riveron; la altaj rokaj masoj de la bordo ŝajnis esti minace ŝanceliĝantaj kapoj de gigantoj; la gardostaranto de la turo sur la kastelo Strahleck  trumpetis melankolian melodion; kaj intertempe sonis akra sonorado de la promorta sonorileto de la preĝejo de la Sankta Werner . La bela Sara  portis en la dekstra mano la arĝentan lavopelvon, ŝian maldekstran manon ĉiam tenis ankoraŭ la rabeno, kaj ŝi sentis, ke liaj fingroj estas glacie malvarmaj kaj lia brako tremas; sed ŝi sekvis silente, eble pro tio, ke ŝi de longa tempo kutimis blinde kaj sendemande obei sian edzon, eble ankaŭ pro tio, ke ŝiaj lipoj estis ŝlositaj pro interna timego.

Malsupre de la kastelo Sonneck , kontraŭe de Lorch , proksimume tie, kie nun troviĝas la vilaĝeto Niederrheinbach , leviĝas roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de Rejno. Ĉi tiun plataĵon suriris la rabeno Abraham  kun sia edzino, ekrigardis ĉirkaŭen ĉiuflanke kaj direktis senmovan rigardon al la steloj. Tremante kaj tute malvarma de angoro staris apud li la bela Sara  kaj rigardis lian palan vizaĝon, kiun la luno fantome prilumis kaj sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj kiel de doloro, timo, piaj meditoj kaj furiozo. Sed kiam la rabeno subite elŝiris el ŝia mano la arĝentan lavopelvon kaj forte svinginte ĵetis ĝin en Rejnon, tiam ŝi ne povis plu elteni la teruran maltrankvilecon kaj kun la ekkrio “ Sadaj *  plena de kompato!” ŝi ĵetis sin al la piedoj de sia edzo kaj petegis lin, ke li fine malkaŝu al ŝi la malluman enigmon.

*  Ĉiopova (Dio).

La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn, kaj fine li ekkriis: “Ĉu vi vidas la anĝelon de la morto? Tie malsupre li flugas super Baĥaraĥ ! Sed ni savis nin de lia glavo. Laŭdata estu la Eternulo.” Kaj per voĉo, kiu tremis ankoraŭ de interna teruro, li rakontis, kiel li sidis en bona humoro, kantante la Hagadon apogiĝinte, kaj, hazarde rigardinte sub la tablon, li ekvidis tie antaŭ siaj piedoj la sangokovritan kadavron de infano. “Tiam mi komprenis” – plue diris la rabeno – “ke niaj du malfruaj gastoj estis ne el la komunumo de Izrael , sed el la anaro de la malpiuloj, kiuj decidis enigi kaŝite tiun kadavron en nian domon, por akuzi nin pri mortigo de infano kaj inciti la popolamason, por nin prirabi kaj mortigi. Mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon de la mallumo; per tio mi nur plifruigus mian pereon, kaj nur la ruzo savis nin ambaŭ. Laŭdata estu la Eternulo! Ne timu, bela Sara ; ankaŭ niaj parencoj kaj amikoj estos savitaj. Nur mian sangon avidis la malpiuloj; mi forkuris de ili, kaj ili kontentiĝos per mia arĝento kaj oro. Iru kun mi, bela Sara , en alian landon, ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni; kaj por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la lastaĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. La Dio de niaj patroj nin ne forlasos. – Venu malsupren, vi estas laca; tie malsupre staras apud sia boato la silenta Vilhelmo; li veturigos nin laŭ Rejno supren.”

Muta kaj kvazaŭ kun rompitaj membroj la bela Sara  falis en la brakojn de la rabeno, kaj malrapide li portis ŝin malsupren al la bordo. Ĉi tie staris la silenta Vilhelmo, surdamuta, sed ĉarme bela knabo, kiu, por doni vivrimedojn al sia maljuna edukintino, najbarino de la rabeno, okupadis sin per fiŝkaptado kaj ĉi tie instalis sian boaton. Sed oni povas pensi, ke li tuj divenis la intencon de la rabeno; ŝajnis eĉ, ke li ĝuste atendis lin; liaj fermitaj lipoj vidigis plej ĉarman kompaton, multesignife liaj grandaj bluaj okuloj rigardis la belan Sara n, kaj zorgeme li portis ŝin en la boaton.

La rigardo de la muta knabo vekis la belan Sara n el ŝia senkonscieco; ŝi eksentis subite, ke ĉio, kion ŝia edzo al ŝi rakontis, ne estas simpla sonĝo, kaj torentoj da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn, kiuj estis nun tiel blankaj, kiel ŝia vesto. Jen ŝi sidis en la mezo de la boato, ploranta marmora statuo; apud ŝi sidis ŝia edzo kaj la silenta Vilhelmo, kiuj fervore remis.

Ĉu pro la monotona balado de la remilo, ĉu pro la balanciĝado de la naĝveturilo, ĉu pro la odoro de tiuj riverbordoj, sur kiuj kreskas la ĝojo, – ĉiam fariĝas, ke eĉ la plej forte afliktita homo mirinde trankviliĝas, se li en printempa nokto kviete veturas en nepeza boato sur la ĉarma, klara Rejno. Vere, la maljuna bonkora patro Rejno ne povas toleri, se liaj infanoj ploras; larmoforige li balancas ilin sur siaj fidelaj brakoj kaj rakontas al ili siajn plej belajn fabelojn kaj promesas al ili siajn orajn trezorojn, eble eĉ la antikve dronintan trezoron de la Nibelungoj. Ankaŭ la larmoj de la bela Sara  fluis ĉiam pli kaj pli kviete, ŝiajn plej turmentajn dolorojn forlavis la flustrantaj ondoj, la nokto plu ne havis sian malluman teruron, kaj la hejmaj montoj salutis kvazaŭ por plej karesa adiaŭo. Sed plej el ĉiuj amike salutis ŝia plej amata monto Kedrich